Diskuto:Mortotuko de Torino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La proantoj de aŭtenteco ne estas ĉefe religiuloj (ekzemple Cherpillod estas nekredanta). Male plej el inter la katolikaj estruloj neas la aŭtentecon ! --aldonis, sen subskribo Eliott 00:40, 15 apr. 2004‎ (UTC)

La teksto bezonas revizion kaj poluron[redakti fonton]

Tiu ĉi teksto, komencita jam en 2004, kaj sekve foje akre pridiskutita, malgraŭ tiu atento, kiun ĝi foje en la lastaj 19 jaroj havis, aspektas ankoraŭ malmatura. Estas tajperaroj (ekz. fisikisto > fizikisto) kaj false ruĝaj ligiloj (ekz. Padova Universitato > Universitato de Padovo), kaj povas esti ke iuj asertoj estas nur fabelaj kaj dubindaj, kapricaj personaj konvinkoj de individuoj. Tial la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas, la informoj bezonas revizion ĉu estas dubo ke ili povus esti nur personaj kredoj (tiam ili bezonas referencojn el la faka literaturo) kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 22:37, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Sanĝo de titolo de "mortotuko..." al "mortintotuko..."[redakti fonton]

La tiam relative nova uzanto Dolorpiedo, kiu tiam du semajnojn estis registrita kaj per tiu noto faris sian unuan pli grandan redakton, la 29-an de novembro 2022 skribis: "Mortintotuko" ŝajnas al mi pli trafa ol "mortotuko". Bone. Kompreneble oni povas fari dokumentan referencon.[1] Sed la solaj veraj publikaĵoj en Esperanto pri la temo, kiun mi (kaj kiun ankaŭ la uzanto supre en 2004) trovis, estas la libroj

Kiel referenco, la eldonitaj libroj pli pezas ol la noto "Dolorpiedo opinias...", kaj oni rajtas certe noti sian opinion en la diskutpaĝo de la artikolo, eble ankaŭ aldoni alternativan nomon "..aŭ mortintotuko.." en la unua frazo de la artikolo, kun pli konvinka referenco ol mi nun provis, sed tiom longe kiom ne ses ĝis ok aliaj libroj kun ISBN-numeroj kaj titolo "Mortintotuko de Torino" sukcese vendatas en la esperantaj libroservoj, tiom longe la titolo restos tia, kia ĝin konatigis la unuaj du presitaj esperantaj libroj pri la temo. Do: Principe, la vorto "mortintotuko" (pli preciza, sed pli longa) sambone taŭgas kiel "mortotuko" (=tuko por iu kiu estas morta). Sed oni ne pro personaj kapricoj simple ŝanĝas establitajn terminojn. Ankaŭ por UN aŭ UNESKO oni povus facile trovi plurajn fantazioplenajn longigojn en Esperanto, kaj povus ĉiusemajne ŝanĝi la oficialan longigon en Esperanto - ĉiam unu vikipedia uzanto rajtas inventi sian longigon por la sekva semajno. Ĉu? Certe ne! Tiom neserioze enciklopedio nepre ne funkcias. ThomasPusch (diskuto) 21:20, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

  1. "Dolorpiedo" opinias, ke "mortintotuko" ŝajnas al ŝi aŭ li pli trafa ol "mortotuko"