Sven Danell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sven Danell
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1903 (1903-11-25)
en paroĥo de la katedralo de Upsalo
Morto 18-an de januaro 1981 (1981-01-18) (77-jaraĝa)
en Stokholmo
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Hjalmar Danell
Frat(in)oj Gustaf Adolf Danell • Karin Danell
Okupo
Okupo pastro
vdr

Sven Isak Danell (n. la 25-an de novembro 1903, m. la 18-an de januaro 1981) estis sveda luterana pastro kiu funkciis kiel episkopo de Skara inter 1955 kaj 1969.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Danell naskiĝis la 25-an de novembro 1903 en Upsalo, Svedio. Lia patro, Hjalmar Danell, estis episkopo de Skara inter 1905 kaj 1935, dum lia onklo, Gideon Danell, estis fama sveda instruisto kaj lingvisto. Danell studis religion kaj lingvistikon en la universitatoj de Gotenburgo, Upsalo kaj Lund. Li estis ordinita pastro la 10-an de junio 1928 kaj estis nomumita al paroĥaro en Skara, sed en 1933 li iĝis vikario de la sveda preĝejo Sankta Katerina en la paroĥo Nuckö de estoniaj svedoj, la nuna paroĥo Noarootsi en aktuala okcidenta Estonio. En 1937 li revenis al Svedio kaj iĝis vikario de la preĝejo de Källby en la komunumo Götene de Svedio. Inter 1941 kaj 1949 li funkciis kiel vikario de la paroĥo Västra Tunhem en la komunumo Vänersborg de Vestrogotio.

La 27-an de julio 1955 Danell estis nomumita episkopo de Skara kaj estis konsekrita la 18-an de marto 1956. Li konservis la postenon ĝis 1969. Li estis edziĝinta al Miriam Helén kaj havis ses infanojn.[1]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Sven Danell: La viro en la Mortotuko, faktoj kaj pensoj pri la morto kaj releviĝo de Jesuo, eldonejo Verda Stelo, Stokholmo 1978, 78 paĝoj (bildo).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thyselius, Erik & Lindblad, Göran (1957). Vem är det?: Svensk biografisk handbok, Volumo 30, p. 227. P. A. Nordstedt kaj Söners, Stokholmo. (svede)
  2. informoj pri lia esperantlingva libro en la retejo de FEL en Antverpeno, kun titolpaĝa bildo (esperante)