Estoniaj svedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La estonia svedino Maria Murman (naskiĝis la 9-an de marto 1911, mortis la 3-an de februaro 2004 ) muzikas kaj kantas la tradician melodion Du hemmets jord ("vi hejma tero") en ŝia hejma insulo Ormsö en Estonio (1993)

Estoniaj svedojmarbordaj svedoj (estone rannarootslasedeestirootslased, svede estlandssvenskaraibofolkeibofolke) estas nomo por tiuj etnaj svedoj, kiuj de la 13-a jarcento ĝis la jaro 1944 vivis en la okcidenta marborda regiono de Estonio kaj sur la estoniaj baltmaraj insuloj Dagö (estone Hiiumaa) kaj Ösel (estone Saaremaa).

Setlado[redakti | redakti fonton]

Plej malfrue fine de la 13-a jarcento kadre de la kristanigo de la norda Baltio eksetlis svedoj en la okcidenta marborda regiono kaj sur la insuloj de la nuna Estonio. En 1294 la etna grupo en dokumento de la germanlingva episkopo de la diocezo Ösel-Wiek (estone Saare-Lääne). La liberaj svedaj civitanoj de tiam ĝis la 20-a jarcento vivis precipe de fiŝkaptado kaj agrikulturo. Aldoniĝis - precipe sur la insulo Ruhnu - ĉasado de fokoj kaj post la mezepoko profesia vivo kiel maristoj aŭ ŝipkapitanoj.

Regionaj fokusoj de la sveda setlado de la region inter alie estis la nuntempa distrikto Lääne kun la centroj Noarootsi (svede Nuckö) kaj Haapsalu (svede Hapsal) kaj la insuloj Ruhnu (svede Runö), Vormsi (svede Ormsö), Osmussaar (svede Odensholm), Naissaar (svede Nargö) kaj Pakri (svede Rågö).

Sur la insulo Saaremaa (svede Ösel) la sveda loĝantaro jam reduktiĝis en la 17-a jarcento; sur la insulo Hiiumaa (svede Dagö) en la 18-a jarcento konfliktoj kun la novaj rusiaj regantoj gvidis al ondo de elmigro de la marbordaj svedoj al okcidenta Ukrainio, kie ili fondis la loĝlokon Gammalsvenskby (en Esperanto "malnovsveda vilaĝo"), poste nomata Staroŝvedske (cirile Старошведське).

La marbordaj svedoj plejparte estis "simplaj homoj" sen granda eduko aŭ bonstato. La eduka elito de svedlingvanoj en Estonio je granda parto identiĝis kun la germana lingvo kaj la germanaj baltoj, la tiutempe culture kaj ekonomie gvida socia tavolo en Estonio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La lingvo de la marbordaj svedoj konserviĝis ĝis la moderna epoko. Temas pri malnoveca dialekto de la sveda lingvo, la "estona sveda", kiu tamen komprenatas ankaŭ fare de aliaj svedoj. Skandinaviaj tradicioj ĉe la marbrodaj svedoj konserviĝis tra la jarcentoj. Ekzemploj de tiaj kutimoj estas la kristnaska Jul-festo kaj detaloj pri la okazigo de nuptofestoj. Ankaŭ la tradiciaj folkloraj vestoj konserviĝis kaj pluuziĝis ĝis la 20-a jarcento.

Aŭtonomio[redakti | redakti fonton]

Per la fortigita ruslingvigo de Estonio kaj Livonio fine de la 19-a jarcento kaj la loka rezisto kontraŭ tio kreskis la nacia rekonsciiĝo de la marbordaj svedoj. En 1909 fondiĝis la "Sveda Eduka Societo en Estonio" (estone Rootsi Hariduse Selts, svede Svenska Odlingens Vänner i Estland).

Post la ŝtata sendependiĝo de Estonio en 1918 la plej multaj marbordaj svedoj restis en la lando. La leĝo pri etnaj malplimultoj de 1925, unu el la plej progresemaj de la tiama epoko, sekurigis al ili vastajn kulturajn kaj politikajn rajtojn. La marbordaj svedoj vivtenis 19 mezlernejojn kaj gimnazion en Haapsalu kaj eldonis la gazeton Kustbon. La "Sveda Popola Asocio en la Orienda Insula Provinco" (svede Svenska Folkförbundet i Östersjöprovinserna, estone Rootsi Rahvaliit) estis politika partio reprezentata en la estonia parlamento. Inter la du mondmilito pli-malpli 9 000 personoj deklaris sin "estonaj svedoj".

Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La komenciĝo de la Dua Mondmilito kaj la minaca sovetunia okupo de Estonio draste malplibonigis la vivkondiĉojn. En 1940 la sovetuniaj okupaj instancoj malpermesis la Svedan Edukan Societon kaj komencis transloĝigi la svedojn for de la insuloj. En 1943 kaj 1944 helpe de la Internacia Ruĝa Kruco preskaŭ ĉiuj anoj de la sveda etna grupiĝo en Estonio fuĝis al Svedio. La jarcentojn aĝa kulturo de la "marbordaj svedoj" en Estonio per tio estingiĝis.

Moderna Estonio[redakti | redakti fonton]

La censo de la jaro 1989 registris ankoraŭ iom malpli ol 300 svedojn en Estonio. [1] Per la reatingo de ŝtata sendependeco de Estonio en 1991 eblis revivigi tradiciojn de la tempo antaŭ la dua mondmilito. En 1992 en Haapsalu malfermiĝis muzeo de la marbordaj svedoj, en 2005 refondiĝis la Sveda Eduka Societo kaj krome multaj vizitoj de konataj svedoj, inter alie de la reĝo de Svedio, kun multaj partnerecoj de administraj komunumoj, lernejoj kaj ekleziaj paroĥoj inter Svedio kaj Estonio kontribuis al plia revivigo de la malnovaj svedaj tradicioj en Estonio. Teritorioj kaj historiaj konstruaĵoj ŝtatigitaj dum la epoko de sovetunia okupo estis redonitaj al antaŭaj posedantoj. La komunumaj ŝildoj en la distrikto Lääne parte denove estas dulingvaj - estonaj kaj svedaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estonia Instituto: "Estoniaj svedoj" (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]