Haapsalu
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| distrikto: | Läänee-Viru |
| areo: | 10,59 km² |
| loĝantoj: | 11 876 (2004) |
| loĝdenso: | 1 121,4 loĝantoj po km² |
| alto: | ??? m super marnivelo |
| poŝtkodoj: | 90503 - 90507 |
| telefona prefikso: | +372-47 |
| Geografia situo: | 58° 57' N, 23° 30' O Mapo |
| regiona aŭtokodo: | S |
| Adreso de la urba administracio: |
Posti 34 90504 Haapsalu |
| Oficiala retejo: | www.haapsalu.ee |
| E-poŝta adreso: | hlv@haapsalulv.ee |
| Politiko | |
| urbestro: | Teet Kallasvee (Unuiĝo de Patrolanda kaj Respublika Unio) |
Haapsalu (germane kaj svede Hapsal) estas apudmara urbo en Estonio.
Haapsalu situas ĉe la okcidenta marbordo de Estonio kaj estas varma ban- kaj kurac-loko, simile kiel Pärnu. Pro ĝiaj multaj akvovojoj estonoj nomas la urbon ankaŭ la „Venecio de la Nordo“ aŭ „Venecio ĉe la Balta Maro“.
Enhavo |
[redakti] Historio
La urbo estis fondita inter 1260 kaj 1270. La unua skriba dokumento mencias ĝin en 1279.
La german-balta kuracisto Carl Abraham Hunnius malkovris la sanigan efikon de la ŝlimo de Haapsalu en la 19-a jarcento, en 1825 fondis unuan sanatorion kaj rapide establis la urbon kiel monduman kurac-lokon. Jam la rusa cara familio de la Romanovidoj ŝatis la banlokon. Ankoraŭ hodiaŭ ĝi altiras multajn en- kaj eksterlandajn vizitantojn, precipe en somero.
Laŭdire Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij verkis sian 6-an sinfonion en somera domo en Haapsalu.
[redakti] Kresko de la loĝantaro
- 1934 - 4.649
- 1959 - 8.567
- 1970 - 11.483
- 1979 - 13.035
- 1989 - 14.617
[redakti] Politiko
[redakti] Partneraj urboj
[redakti] Kulturo kaj vidindaĵoj
La ĉefaj vidindaĵoj estas la episkopa kastelo, la marborda promenejo (Promenaad), sur kiu jam promenis artistoj kiel Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj la pentristo Nikolai Roerich, kaj la Kuursaal (spektakla salonego, konstruita en 1898).
[redakti] Konstruaĵoj
Haapsalu havas multajn vilaojn en la secesia stilo, kiu estas renovigitaj iom post iom.
De 1957 troviĝas la probable plej malnova, ankoraŭ ekzistanta monumento por la germana poeto kaj verkisto Friedrich Schiller en la Läänemaa Muuseum (muzeo) de Haapsalu. Ĝin Dorothea Augusta von Rosen (1781–1826), konatino de la edzino de Schiller, starigis en 1813 sur la apuda duoninsulo Hanila.
[redakti] Esperanto en Haapsalu
Haapsalu estis la sidejo de la eldonejo Tamverk, kiu publikigis plurajn tradukojn de Henrik Seppik en la 1920-aj jaroj.