Diskuto:Mustafa Kemal Atatürk

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu "Atatürk" estas fakte familia nomo, do majuskliginda? Mi dubas, ĉar ĝi signifas "Patro de la turkoj". Sed ĉu li havis infanojn, kaj ĉu ili tiukaze heredis la nomon?

"La nomo Atatürk estas nedisigeble kunigita kun Turkio, same kiel estas kun ĝi kunigita la malnovepoka urbo Trojo aŭ la fama templo Haĝia Sofia" - Trojo falis longe antaŭ la alveno de la turkoj en Anatolion, kaj Haĝia (aŭ Hagia) Sofia estis unue greka kirko, nur poste turka moskeo, do ŝajnas al mi anakronisme diri ke tiuj du estas "nedisigeble kunigitaj kun Turkio". Gunnar Gällmo 15:53, 24. Okt 2005 (UTC)

Slavik IVANOV removigis la artikolon de Atatürk al ATATÜRK. Tio estas kontraŭ la principoj de la esperantista vikipedio, ĉar Atatürk ne estas nomo familia aŭ eĉ plurpersona; ĝi estas honoriga nomo strikte unupersona. Laŭ la leĝoj de Turkio, neniu alia homo ol li rajtas havi tiun nomon. Gunnar Gällmo 15:46, 28. Okt 2005 (UTC)

Relegu la artikolon atente kaj ne plu ofendu min pri nescio de vikipedia tradicio. ;) Se ne pravas la teksto de la artikolo, ŝanĝu la tekston kaj movu la nomon reen. La teksto nun estas: «La 24-an de novembro de 1934 GNK de Turkio donis al Mustafa Kemal familian nomon Atatürk, kio en traduko signifas Patro de Turkoj». Se ĝi estas familia nomo (eĉ se ne heredata), ĝi estu majuskla. -- Slavik IVANOV 16:32, 28. Okt 2005 (UTC)

Oni prezentas Atatürk ĉi tie kiel heroo, sed fakte li estis ankaŭ kruela diktatoro - ĉu iu povas ekvilibrigi la artikolon per prezentado de kritika analizo de Atatürk? Ĉar speciale turkoj ĉiam havas nur unuflankan opinion pri Atatürk, sed eble la najbaraj landanoj ne havas saman opinion.

Mustafa Kemal is not islam. "Medeni Bilgiler ve M. Kemal Atatürk'ün El Yazıları" Page 300-358

Neneŭtraleco[redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tro apologia priskribo kun emociaj kaj neneŭtralaj lingvaĵoj pli taŭgaj en iu ŝtata propagandilo ol en Vikipedio, kaj la fakto ke ĝi ne citas iujn ajn fontojn tute ne helpas ĝian objektivecon. Mi eĉ ne certas ĉu tio ĉi vere estas vikipedia artikolo aŭ nur vikipediigita versio de iu laŭda eseo en turka porinfana libro pri "Nia Granda Estro" (ni havi tiajn en Rusio pri ekz. Lenin kaj Stalin).--Goren (diskuto) 09:55, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Vi pravis pri la apologia tono de la artikolo. Sed se vi legas aliajn biografiojn, tio oftas. Kaj fakte iel solveblas per aldono de fina ĉapitro pri la kritikoj. Do, Post pli ol unu jaro de la meto de la averto pri neneŭtraleco, mi decidis forigi ĝin. Ne simple. Mi tralegis la tuton, reviziis, ŝanĝis iom, klopodis nuancigi la tro laŭdajn frazojn kaj enmeti nuancigajn kojnetojn por klopodi iom pli da objektiveco. Mi ankaŭ aldonis fine kelkajn ĝeneralajn kritikojn. Tio po la momento sufiĉus por ke elstara kaj havenda artikolo ne portu malbenan averton. Kompreneble ankoraŭ eblas klarigi pri la negativaj flankoj de tiu diktatoro. Ekzemple oni parolas malmulte pri grado de demokratieco kaj libereco, sed tiu kiu povas referenci pri tio faru ĝin.--kani (diskuto) 19:41, 30 dec. 2017 (UTC)[Respondi]