Diskuto:Nazia ekstermejo Bełżec/Belzec

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi konsentas kun la anonimulo, kiu la 1-an de novembro proponis aldoni la suman nombron de murditoj komence de la sekcio "Historio de la ekstermejo", por ke la granda nombro ne kaŝiĝu poste en la longa teksto, kie ĝi kronologie aperus. Sed mi ne konsentas per la forstreko de vorto "Nazia" en la komenco de la unua frazo "Nazia Ekstermejo en Bełżec (germane Sonderkommando Belzec der Waffen-SS...". La germana nomo kaj la tuta "institucio" estis pure nazia, troigite oni povus diri "200-procente". Kial forigi la fivorton? Nur la majuskla E en la titolo "Nazia Ekstermejo..." strangas kaj iom aspektas kvazaŭ honorigo de la ekstermejo (ĉar multaj komencaj majuskloj en titoloj ofte celas esti aparta honorigo): mi proponas minuskligi ĝin, kaj plu pripensas ke bonus aldoni la nazian nomon "Belzec" al la titolo, mi proponas ke en formo "nazia ekstermejo en Bełżec/Belzec", alikaze aspektus kvazaŭ temis pri institucio de poloj - tio estus kvazaŭ renomi la artikolon Aŭŝvico (koncentreja komplekso) al nova artikolo "pola ekstermejo Oświęcim-Brzezinka". Tion mi kompreneble ne proponas, Aŭŝvico restos Aŭŝvico kaj la "nazia ekstermejo Belzec" almenaŭ parte rekoniĝu en la artikola titolo. Cetere mi ĵus venis ĉi-tien de la artikolo pri Ivano-Frankivsko, kie ĝis nun estis ruĝa ligilo de neekzistanta artikolo pri koncentrejo Belsez (tiel!). Temas pri tiu ĉi ekstermejo, mi fiksos la mise ruĝan ligilon al blua. ThomasPusch (diskuto) 19:04, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Krome mi trovis iujn malgrandajn erarojn: adiunkto devas esti adjunkto, mise ruĝa ligilo "operaco Einsatz Reinhardt" fakte devas esti blua ligilo "operaco Reinhardt", kaj mi pensas ke ĉiujn murdintojn oni egale povas skribi sen ligiloj, krom se artikolo pri ili ekzistas ĉi tie. Ŝajne neniu esperantisto ĉi tie entuziasmas verki belajn biografiojn pri la murdintoj, kaj la ruĝaj ligiloj ne povas eterne resti ruĝaj - se iu tamen entuziasmas verki biografion de murdinto, facilas tiam meti ekzistantan internan ligilon. ThomasPusch (diskuto) 19:48, 16 dec. 2022 (UTC)[Respondi]