Diskuto:Nord-Eŭskio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iu anonimulo la 8-an de majo 2023 forstrekis la unuan duonfrazon en la informo: "Kontraŭe al Hispanio de Francisco Franco, Parizo neniam oficiale malpermesis la eŭskajn lingvon kaj kulturon, sed tamen per sia jakobena ideologio pri "en Francio, homoj parolas nur la francan" ĝi forte kunhelpis neŭtraligi ĉion eŭskan." - notante "forigo de erara informo".

Mi ne volas silente subteni tiun forstrekon per revizia aprobo de ĝi, sciante ke la frankisma reĝimo en Hispanio ĝis la jaro 1975 jes tre subpremis la eŭskan lingvon kaj kulturon. Tial mi volus vidi klarigon, kiurilate la kritiko pri Hispanio de Francisco Franco estis "forigenda erara informo", plej bone kun konvinka referenco (Klaras ke "Parizo" ĉi-tie estas la ŝtata registaro de Francio, tion oni ankaŭ povus nomi tiel, sed la senco de "Parizo" en la frazo ankaŭ en la nuna formo klaras). ThomasPusch (diskuto) 17:01, 27 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj tute flanke: la unua frazo "Norda Eŭskio ... estas la plej eta triono de Eŭskio" matematike ankaŭ aspektas iom stranga. En matematiko ĉiuj trionoj samgrandas, kaj tiu parto efektive estas videble malpli ol triono. Eble vortumo kiel "Norda Eŭskio ... estas la norda kvarono de Eŭskio" pli bone aspektus. Ne gravas al mi, ĉu la areo de Norda Eŭskio estas ekzakte 25 % de la tuta teritorio de Eŭskio, nur proksimume, sed "la plej eta triono" ankaŭ proksimume malĝustas. ThomasPusch (diskuto) 17:16, 27 sep. 2023 (UTC)[Respondi]