Diskuto:Orbatisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipediisto Longharulo kritikis la germanajn fakvortojn (Vikipedio:Proponoj_por_legindaj_artikoloj#Orbatisto). Jen proponoj por esperantaj vortoj aŭ kunmetaĵoj:

  • Quetsche : (orfolia) premaĵo
  • Lot : Mi nur trovis en la angla shoder kaj en la germana Lot - do mi proponas "(orfolia) mezurbatado"
  • Form : (orfolia) muldo

Dankon, Punktor 13:08, 22. Mar 2009 (UTC)

Temas pri staplo da folioj el specialaj paperoj en kiuj oni enmetas kvadratajn orplatetojn, pro tio aĵo, ado aŭ muldo ne taŭgas. Ĉu eble porpremilo, lotilo aŭ formilo? Leopoldo

Do mi proponas foriigi la germanajn fakvortojn kaj nur priskribi la laborprocedon kiel en la franca vikipedio. Mi pensas, ke ne faras sencon serĉi/paŭsi novojn vortojn tiel specialaj kaj raraj. Punktor 14:56, 23. Mar 2009 (UTC)
Farita de Leopoldo laŭ la kritikpunktoj de Longharulo. Punktor 10:18, 25. Mar 2009 (UTC)

Se tiu orbatisto ŝanĝos materialon kaj batos kupron, ĉu li estos kuprobatisto, se li batos plumbon, ĉu li estos plumbobatisto? Kial tiu profesio simple ne estos metalbatisto? Kerio 13:27, 22. Mar 2009 (UTC)

Ĉar la fina rezulto estas orfolioj, kaj ne iaj metalfolioj. Punktor 13:53, 22. Mar 2009 (UTC)
Ĉar do la fina rezulto estas orfolioj, li do devus nomiĝi orfoliisto. Vi evitis respondi al la unua mia demando. Kerio 13:58, 22. Mar 2009 (UTC)
Ekzistas ankaŭ alia profesio kiu okupiĝas pri orfolioj: En la germana la nomo estas Vergolder, ĉu "orumisto" ? (mi ne scias, sed iomete malpreciza vorto). Mi ne enkondukis la esprimon "orbatisto", eble temas pri germanismo aŭ anglismo, eble pri paŭso el multaj aliaj lingvoj. Sed por eviti eraran interŝanĝon kun la dua profesio "Vergolder" la esprimo "orbatisto" bone taŭgas, mi kredas. Punktor 14:15, 22. Mar 2009 (UTC)
Kaj la verbo "orbati" eĉ troviĝas en PIV. --PaulP - Disk. 14:28, 22. Mar 2009 (UTC)

Orbatisto produktas ankaŭ arĝentfoliojn, sed nur malofte. La oficiala nomo de la profesio estas orbatisto en la lingvoj germana kaj angla. Pri aliaj lingvoj mi ne estas informita. Leopoldo

Ke orbatisto kelkfoje produktas ankaŭ arĝentfoliojn ne estas argumento kontraŭ la nomo "orbatisto". En ĉiu profesio la koncerna laboranto faras kelkfoje "fremdajn" agojn, ekzemple kuiristo devas fari agojn de buĉistoj, konditoro, bakisto ktp. Punktor 10:25, 25. Mar 2009 (UTC)
Aldoneblas al la subtenaj lingvoj eĉ la suprasoraba, kiu havas la vorton złotnik resp. złotnikar, kiu estas derivita el la vorto złoto "oro". La vorto złotnik ankaŭ ekzistas en la pola lingvo. Do la vorto enhavu almenaŭ la komencan parton or- pro la prilaborata oro. Kore --Tlustulimu 15:04, 23. Mar 2009 (UTC)