Diskuto:Pederastio en Afriko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nov-Gvineo ne situas en Afriko. -- Verdulo 2013-07-27

Unue, pederastio laŭ la difino estas seksuma rilato inter pli aĝa viro kaj vira adoleskulo (jam generopova, do kapabla je ejakulo), dum pedofilio simplige estu ama aŭ (konsenta) seksuma rilato inter plenkreskulo kaj infano antaŭpubera. Kial do la frazoj pri la knabinoj 8- ĝis 12-jaraĝaj kaj malpli ol 8-jaraj de la nandiaj triboj de Kenjo estas en tiu-ĉi teksto, titolata "pederastio en Afriko"? Due, pli gravas ke ĉiujn asertojn de la teksteto, kiuj vere ne ŝajnas al mi universale konataj faktoj, necesus dokumentigi per iuj referencoj. Mi provis gugli la temojn "pederasty in Africa" angle kaj "péderastie en Afrique" france, ankaŭ provis aliajn trukojn, sed mi venas al neniaj retaj referencoj. Eble tamen fidindaj referencoj ie ekzistas, sed necesus eksplicite nomi ilin ĉi-tie. ThomasPusch (diskuto) 21:54, 14 Jan. 2014 (UTC)