Diskuto:Pirarbo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Laŭ la artikola historio ĝi estis tradukita el la germana versio. Tie temas pri genro, kion mi ĵus remetis. Krome la esperantovikipedio estas tre ĥaosa pri certa botanikaj detaloj. Do ne klaras laŭ kiu alivikipedia aŭ eble eĉ ekstervikipedia skemo ni aranĝas la artikolojn ĉi tie. Tial mi proponas, ke ni faru tion laŭ la germana vikipedio, ĉar tie jam estas farataj kelkaj korektoj laŭ novaj sciencaj esploroj. Se ni farus tiel, la rozacoj havus malpli da subfamilioj kaj estus pliaj triboj resp. subtriboj en ĝi. Ĉu estas aliaj proponoj? Amike --Tlustulimu 11:12, 12. Nov 2010 (UTC)

(+) Mi ĵus vidis en la historio, ke la tradukinto eĉ fuŝi tion. Do mia korekto ebligas al ni distingi inter la genro kaj la ĉefa specio, nome Pyrus communis. Krome ankaŭ piro estas fuŝata, ĉar ne klaras, ĉu ĝi temu pri la frukto, la plej grava specio aŭ io alia. Kaj ĝi enhavas la samajn intervikiajn ligilojn kiel pirarbo, kio ne estas bona. Kiu emas helpi korekti ĉi tiun fuŝon?

:Do mi proponas la jenon:

  • pirarbo temu pri la genro.
  • piro temu pri la frukto kaj enhavu ligilojn al la genro kaj la ĉefa(j) specio(j)
  • pri Pyrus communis estu kreata nova artikolo, eble ja "Komuna pirarbo" aŭ simile.
Amike --Tlustulimu 11:23, 12. Nov 2010 (UTC)
Mi ĵus rigardis en NPIV, kaj tie trovis, ke mi eble malfaru mian ŝanĝon, sed nur post interkonsento. Krome laŭ NPIV por la genro estas uzata la formo "piruso" kaj por la plej grava specio estas uzata "pirarbo". Krome tie estas la esprimo "ordinata piruso" kiel sinonimo de "pirarbo". Do ni ĉiukaze devos korekti la mikson de la intervikiaj ligiloj. Ne estas bone, ke du artikoloj havas la samajn intervikiajn ligilojn.
Se ne estas aliaj proponoj, mi aranĝos jene:
  • piruso estu la genro Pyrus (laŭ NPIV, paĝo 878)
  • pirarbo kaj alidirektilo ordinara piruso temu pri Pyrus communis (laŭ NPIV, paĝoj 877 kaj 878)
  • piro temu pri la frukto. (laŭ NPIV, paĝo 877)
  • la intervikiaj ligiloj estu reordigataj. Amike --Tlustulimu 11:51, 12. Nov 2010 (UTC)
Estas freneza, ke oni kreas proprajn vortojn por ĉiuj genroj, laŭ la latina vorto. Mi certas, ke kulpas nur kelkaj npiv-aj homoj pri tiu misdirekto de nia lingvo. Ĉu vi scias, kiom da genroj ekzistas? Ĉu esperantigi ĉiujn laŭ ties latina nomo? En naciaj lingvoj, oni plej ofte uzas la saman nomon por la genro kaj por la plej karakteriza specio. Tio ne ĝenas en la naciaj lingvoj, ŝajnas nur en la superlogika Esperanto (kia escepto kun majusklo...). Ĉu ordinara piruso = pirarbo? Mi trovas tion RIDINDA. Narvalo 12:13, 12. Nov 2010 (UTC)
Saluton, Narvalo. Ĉu vi havas alternativan proponon? Se ne, eble iu alia helpu trovi konvenan solvon. Amike --Tlustulimu 12:16, 12. Nov 2010 (UTC)
(+) Mi ĵus vidis vian redakton de la artikolo. Mi pensas, ke ĝi estas pli taŭga ol la komplikigo de NPIV. Krome ne necesas nova radiko por la genro. Krome tiam la artikoloj estus paralelaj al tiuj pri pomarbo. Amike --Tlustulimu 12:21, 12. Nov 2010 (UTC)
Mi ne trovis en aliaj vikipedioj apartan artikolon pri la pirofrukto, tiel forigis ilin. Ekzistas supera komuna artikolo kiel fruktotipo pomofrukto. Narvalo 12:23, 12. Nov 2010 (UTC)

Dankon pro via forigo de la nekonvenaj intervikiaj ligiloj. Mi ĵus metis en piro ligilon al la suprasoraba artikolo, kiu ja temas pri la frukto. Ĉu mi eble traduku laŭ ĝi aldoneblajn frazojn? Amike --Tlustulimu 12:28, 12. Nov 2010 (UTC)

Kial (laŭ kiu referenco) "pirarbo" estas nomo de genro? Laŭ NPIV nomo de genro estas piruso (http://vortaro.net/#piruso) kaj nomo de frukto estas piro, kaj nomo de specio estas pirujo aŭ pirarbo (Pyrus communis) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:37, 29 Jan. 2016 (UTC) Laŭ reta-vortaro.de frukto estas de Pyrus communis; pirujo (pirarbo) estas arbo de Pyrus communis kaj genro Se reta-vortaro.de uzas unu vorto pri arbo kaj genro do mi pensas ke ĝi ne estas bona referenco ĉi tie. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 09:44, 29 Jan. 2016 (UTC)