Diskuto:Poliketoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri literumado de nomo[redakti fonton]

NPIV preferas la formon kun -k-: [1]. La k-formo estas ankaŭ uzita en la biologia terminaro BioLib.cz: [2] Kaj ankaŭ en la jena broŝuro pri la Muzeo de la Maro en Italio: [3]

Vollständiges Wörterbuch Esperanto-Deutsch (Esperanta-Germana Vortaro) de Erich-Dieter Krause enhavas ambaŭ ĥ- kaj k-formojn.

La artikolo “Carl Støp-Bowitz — ISAE-ano Numero Unu” (p.55) en la libro Pri terminologia laboro en Esperanto: elektitaj publikaĵoj fare de Wera Blanke uzas la ĥ-formon. Ankaŭ, ŝajne, en la prelegoj en 2018 en Puebla, Meksiko: [4] Osteologia (diskuto) 10:14, 25 sep. 2019 (UTC)[Respondi]