Diskuto:Poznano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

mi iomete pridubas la esperantigon "Poznanio"; kvankam mi mem pleje ŝatus "Poznanjo" (te. polan ń esperantigi kiel nj), sed mi devas konfesi ke la plejmulto de homoj uzas "Poznano"; mi neniam aŭdis iun diri "Poznanio", ĉu vi? aŭ ĉu vi povas citi fonton? Marteno --83.23.26.89 21:25, 17. Sep 2007 (UTC)

Se ekzistas "Poznano", ĉu ni ne alinomu la artikolon?--Ziko 19:06, 23. Sep 2008 (UTC)
Iam nie pripensis disvastigi la nomon "Poznanio" sed rapide rezignis, ĉar tio rilatus al la regiono de Poznań. Malgrau mi persone, ekz. en la retejo de Arkones, pli emas al la originala nomo Poznań, plejmulto uzas nomon "Poznano". Se ĝi iĝis kutima, oni povas miaopinie ŝanĝi la titolon de la artikolo. --Tobiasz83, 29. Nov 2011

Ĉu pola nacieca elekto de la historiaj faktoj?[redakti fonton]

Nekontestinde ke Poznano estis kaj estas grava pola urbo, kaj prave la artikolo en sia unua alineo mencias ke ĝi "apartenis al Prusio de 1793–1918". Sed poste en la historia ĉapitro entute tri plenaj alineoj okupiĝas nur pri la 10-a jarcento de "Mieszko la 1-a, opiniata la unua reganto de Pollando". Poste per la 15-a jarcento finiĝas la kroniko kaj rekomenciĝas nur kiel "Poznano nuntempe", kio klare aludas al la tempo de post 1950. La pli ol 240 jaroj da germanieco de 1793–1918 de la urbo estas simple "forgesitaj", same la repoligo post 1918 kaj ankaŭ la malagrablaj perturboj de la dua mondmilito. Ne, en la kroniko post la 15-a jarcento tuj sekvas la dua duono de la 20-a jarcento. Iom nekutimas en vikipedia artikolo tiom akcentegi la 10-an jarcenton kaj tute neatenti pri la 16-a, 17-a, 18-a, 19-a kaj komenco de la 20-a. Tio iom odoras je ellaso pri io je kio oni emas silenti... ThomasPusch (diskuto) 19:59, 18 okt. 2020 (UTC)[Respondi]