Diskuto:Pulmo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial pulmoj?[redakti fonton]

Ĉi tiu demando estis origine farita en la diskutpaĝo de Surfo kaj poste kopiita ĉi tien.

Kial pulmoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:51, 10 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Vi verŝajne demandas pri la unua frazo en la artikolo:
La pulmoj estas la ĉefa organo de la spira sistemo...
La pluralo akcentas, ke en homo kaj en aliaj mamuloj la ĉefa parto de la spira sistemo konsistas el du pulmoj. En iuj lingvoj oni eble povas uzi ununombran vorton kiel nomon de la paro de du pulmoj, sed kutime ne en Esperanto. Eble vin konfuzas la unonombreco de la vorto organo, kiu estas iom fleksebla, ne striktege difinita vorto. En listoj de homaj organoj oni vidas ekzemple skeleton kiel unu organon, same haŭton, kiujn oni povas priskribi ankaŭ kiel kunaĵojn de pluraj organoj. Ĉi tie la vorto organo estas uzata pri la tuta gaso-interŝanĝə fiziologia aparato, kiu konsistas el du pulmoj. Kompreneble, unu aparta pulmo estas organo, sed laŭ mi ankaŭ la tuton de la pulmoj oni pova nomi la gaso-interŝanĝa organo. Eble ne ĉiuj samopinias.
Tio, ke vi anstataŭigis la vorton pulmoj per pulmo, estis malbona ŝanĝo pro tio, ke la tuta frazo asertis La pulmo estas la ĉefa organo de la spira sistemo. Tiel oni apenaŭ povas diri pri unu pulmo, ĉar ne nur unu el la pulmoj ("la pulmo") estas "la ĉefa organo". Nun, pensante pri la afero, mi opinias, ke pli bone ol skribi "la ĉefa organo" (vortigo de PIV) estas diri ion pli objektivan.
Ĉar la singulara "organo" eble konfuzas vin kaj aliajn, mi ŝanĝas la enkondukan frazon al ĉi tia formo: La pulmoj estas la gaso-interŝanĝaj organoj de la spira sistemo de homoj kaj de aliaj bestoj. --Surfo 10:39, 11 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke homo havas du pulmojn (ne ke "homa pulmo konsistas el du partoj"). Min konfuzas "pulmo estas organoj", mi pensas ke oni povas diri nur: "pulmoj estas organoj" aŭ "pulmo estas organo" sed ne "pulmo estas organoj" aŭ "pulmoj estas organo". En PIV estas: "*pulm/o ❤ (pulmo) La ĉefa organo..." Mi pensas ke La pulmo estas la ĉefa organo de la spira sistemo oni povas diri pri unu el la pulmoj. Ne ĉiuj bestoj havas du pulmoj (ekzemple serpentoj). Vidu okulo kaj mano. Mi vidas ke en reno estas simile kiel vi proponas. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:18, 11 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
La demando, ĉu estas ĝuste diri "La pulmoj estas organo de spirado", ne estas gramatika demando. --Surfo 14:36, 11 nov. 2017 (UTC)[Respondi]