Diskuto:Radioamatora vortaro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dima 41 Vi postulas klarigon de KH6GT kaj DJ4PG. Tiu artikolo estas artikolo en la kategorio amatora radio. Radioamatoroj bone komprenas tiujn signojn, klarigo estas superflua. Vi povas legi la artikolon voksigno en tiu kategorio. --Hans Eo (diskuto) 15:47, 10 Feb. 2015 (UTC)

Se tio estas fakvorto pri radio do oni montru tion en artikolo por ke tio estu klare videbla. Oni almenaŭ aldonu ligilon al klariga artikolo aŭ pli ĝenerala. En frazo "pacifika rondo (?) kaj Buno (?), KH6GT (?) eldonis radioamatoran Esperanto-terminaron" miaopinie estas tro multe da malbone kompreneblaj ecoj: kiu ja eldonis la vortaron? --Dima41 (diskuto) 16:32, 10 Feb. 2015 (UTC)

Nun vi troagas. Kiu eldonis la terminaron? La frazo klare indikas, ke la pacifika rondo kaj Buno eldonis ĝin.

Ĉu vi intertempe legis la artikolojn amatora radio kaj voksigno kaj komprenis, kio estas voksigno? --Hans Eo (diskuto) 13:01, 20 Feb. 2015 (UTC)

Hans Eo intertempe forpasis antaŭ unu monato kaj ne plu povas komenti, sed mi (ŝajne male al li) komprenas la demandon de dima41. Radioamatora voksigno estas nenio pli ol pseŭdonimo. Se eblas kaj la koncernulo ne aparte dokumentigis insiston resti anonima, oni povas en enciklopdio malkaŝi veran nomon malantaŭ pseŭdonimo, kaj do ankaŭ de voksigno. Tamen ĉi tie probable ne sukcesos malkaŝi civitanajn identecojn de "pacifika rondo (?), Buno (?), KH6GT (?)". Se iu tamen sukcesos pri tio, bonvenus aldono, kompreneble plej bone per referenco, sed ankaŭ bonvenas simpla aserto. ThomasPusch (diskuto) 14:41, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi nun komprenis ke interrete eblas deĉifri voksignojn. Tiel ekzemple KH6GT, kiu ĉi tie nomiĝis "Buno", laŭ la stato de hodiaŭ estus Scott Cooley en Honolulo, Havajo. Sed mi tre dubas ke la voksignoj uzataj en 2022 ankoraŭ rilatas al samaj homoj kiel en la 1960-aj aŭ 1970-aj jaroj. ThomasPusch (diskuto) 15:51, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Literuma alfabeto[redakti fonton]

Mi ne certas ĉu la plej taŭga loko por aldoni informoj pri Literuma Alfabeto estas ĉi tie aŭ aliloke!
Je kelkaj interesaj informoj pri aliaj proponoj.
Serĉo de literum en esperantoland.de donas:

kvankam la ligiloj ial ne funkcias :(
JabieroKubo (diskuto) 12:53, 23 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Nomo de la artikolo[redakti fonton]

Ŝajnas ke temas pri listo de radioamatoraj vortaroj, do indus ke la nomo de la artikolo klare reflektu tiun ĉi fakton, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 15:33, 10 dec. 2022 (UTC)[Respondi]