Diskuto:Rejno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rivero Rejno estas la plej grava akvo-fluo kaj trafikvojo por Svislando, Germanio kaj Nederlando kaj havas ankaŭ enorman historian signifon. Tial la artikolo pri Rejno kaj ĝiaj subartikoloj ja estas ensence gravaj por enciklopedio. Mi nun metis la artikolon pri la rivero Rejno en minimuman akcepteblan formon. Sed ankoraŭ multo mankas. Precipe necesas nun verki la ĉefartikolojn pri la naŭ riverpartoj (la unu-nura kiu jam ekzistas estas Bodenlago). Poste mankas du trionoj de la alfluantoj kaj ankaŭ listo de ili. Oni do havas multajn eblecojn ĉirkaŭ la rivero Rejno vikipediumi kaj riĉigi la esperantan Vikipedion per novaj artikoloj. Ankaŭ homoj sen troaj konoj povas kontribui tradukante el la koncernaj germanaj, nederlandaj kaj anglaj kontribuoj (atentu: la anglaj tekstoj pri la Rejno parte estas iom magraj kaj malfidindaj ...). Amike DidiWeidmann 00:22, 27. Jan 2008 (UTC)

Elparolindikoj[redakti fonton]

Mi forigis la esoterajn do misgvidajn elparolindikojn. Precipe [riñ] por la franca estis malklarige. Ne havas tempon nun por verki kompreneblajn indikojn, eble en kelkaj tagoj ... aŭ pli bone, iu alia faros tion. ;) 85.176.170.15 15:47, 12. Feb 2009 (UTC)