Diskuto:SMS

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Movon[redakti fonton]

Sa! Mi proponas movi ĉi paĝon al tekstmesaĝo, eventuale krei plusan artikolon SMS (pri la sistemo kiu ebligas tekstmesaĝojn, kp. "retpaĝo" kaj "TTT"). Neniu esperantoparolanto diras "Servo de mallongaj mesaĝoj", kaj miasperte la tekstmesaĝoj estas tiom komuna afero en la moderna vivo kiom ekzemple "fridujo" (kaj ne "aparato de nutraĵa malhejtado"). Se oni komparas la alilingvajn artikolojn, oni vidas ke tiuj ĉefe nomiĝas "SMS" (kaj ne plene "Short Message System"). Bab 12:17, 15. Nov 2005 (UTC) P.S. Ĉu ekzistas Nokia-oj kun Esperantlingvaj ekranaĵoj? Mi ne trovas kialon por havi Anglatekstan ekzemplobildon, des pli ke Nokia estas Suoma firmao.

La temo jes estas iom disputebla, sed mi tamen opinias la nuntempan solvon kun ĉefa artikolo kun plena nomo kaj alidirektoj de aliaj nomoj kontentiga kaj trafa. Ja povas poste aperi alia signifo de la mallongigo SMS kaj tiam oni devos krei de tielnomata artikolo apartigilon kaj ja movi la artikolon pri mallongaj mesaĝoj al alia nomo. Mi faris priesploron de la nomoj uzataj de alilingvaj vikipedioj kaj la rezulto jenas: 11 lingvoj (ca, cs, id, it, ms, nn, os, pl, ru, fi, sv) uzas "SMS" aŭ iun kromnomon, 9 lingvoj (de - tie eĉ oni konservis la anglalingvan nomon(!), en, es, fr, ko, lb, nl, no, sk) uzas nacilingvan tradukon de "servo de mallongaj mesaĝoj". Notindas, ke inter la dua grupo troviĝas multaj de la "plej gravaj" nacilingvaj vikipedioj, ĉe kiuj oni povas supozi ke tie jam disvolviĝis iu "ŝtaba kulturo" (bonstilo). Aldone, mi volas rimarki, ke esperantistoj ja fojfoje uzas la terminon "mallongaj mesaĝoj de poŝtelefonoj" (tio uzatas ekzemple en la elsendoj de Radio Vatikana). Blahma 16:15, 15. Nov 2005 (UTC)
Via argumento estas nekontentiga. Post dudek jaroj eble aperos aliaj signifoj de UEA, AU, EU, "kaj tiam oni devos krei de tielnomata artikolo apartigilon kaj ja movi la artikolon". Vikipedio ne estas pasiva paperenciklopedio, sed daŭre aktualiĝanta verko. En la nuntempa mondo, SMS havas unu ĉefan signifon. Aliaj artikoloj havu titolojn kiajn "SMS (politika partio)". Ĉiukaze, mi ne volas movi al SMS, sed al tekstmesaĝo, kiu ŝajnas al mi la kutima vorto. Je aliaj priteknikaĵaj artikoloj ("retpoŝto", ekzemple) oni ja uzas la plejsimplajn nociojn, kaj ne tiom ĉi longaj klarig-nomoj.
Cetere, "servo de mallongaj mesaĝoj" estas mava traduko de l' originala nomo. (system ne signifas "servo"n, kaj jene temas pri sistemo, ne pri ia "servo" far la telekompanioj.) Ĝian laŭlogikan mallongigon - SMM - neniu ekstervikipediano komprenos. Bab 15:54, 16. Nov 2005 (UTC)
Mi aprezas viajn reagojn, tamen daŭre malkonsentas kun ili. Ja en kazo de retpoŝto la nomo de la artikolo estas ĝusta (eĉ neekzista alia oficiala nomo kaj la vorto "retpoŝto" estas simple traduko de la angla "e(lectronic)-mail"). Tamen ĉe "servo de mallongaj mesaĝoj" temas pri la nocio de la servo mem, dum ĉe "tekstmesaĝo" temas pri la aĵo, pri la rezulto produktita de tiu servo. Estus same se la artikolo pri retpoŝto nomiĝus retpoŝtmesaĝoretmesaĝo - tio estus nelogike, ĉu ne? Ĉe SMS mesaĝoj oni ja devas distingi (kvankam en kutima parolo oni ofte tion fuŝas), ke oni ne povas "sendi SMS-n", ĉar SMS estas la servo, dum oni sendas mesaĝon per tiu servo. Kaj ankoraŭ rilate al via kulpigo de mi pri fuŝa traduko - mi esperas havi sufiĉe bonan konon de la angla (11 jaroj en lernejo) kaj ĉar, se mi bone rigardis, en la artikolo en la angla la teĥnologio nomiĝas en:Short message service, mi do tradukis "service" = "servo" (mi simple nevidis ian ajn vorton "system" tie :o). Kaj, koncerne la mallongigo - mi nenie diris, ke oni uzos ie ajn mallongigon de tiu esperantlingva traduko (kompreneble ĝi estus nekomprenebla, ĉar ĝi simple ĝis nun neniam ekuziĝis). Oni ne mallongigos "servo de mallongaj mesaĝoj" kiel SMM (aŭ SMLM aŭ iel ajn), simile kiel ekzemple mallongigo UAE certe ne estas de ĉiuj tuj komprenataj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Blahma 22:52, 16. Nov 2005 (UTC)
Do, fuŝis mi pri la Angla nomo kaj pri la grava distingo inter la servado kaj la servaĵo.
Ni resume bezonas tute novan artikolon tekstmesaĝo (paralele al retpoŝtilo kaj retpoŝto; TTT kaj retpaĝo). Ĉu vi ankaŭ volas du diversajn bildmesaĝo kaj Servo de amaskomunikilaj mesaĝoj/MMS? Bab 17:38, 18. Nov 2005 (UTC)
Alinomigo de Servo de Mallongaj Sendaĵoj al SMS farite de RG72. DidCORN (diskuto) 10:27, 18 apr. 2019 (UTC)[Respondi]