Diskuto:Saĝtelefono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino "saĝtelefono"[redakti fonton]

Mi preferus diri "saĝofono" (por eviti "saĉtelefono" laŭ mia germana prononco), sed ne menciis tiun - laŭ mi belsonan - version en la artikolo, ĉar ŝajne ĝi ankoraŭ ne estas uzata. --Ulrich Matthias (diskuto) 08:45, 1 Aŭg. 2015 (UTC)

Mi proponas alinomi tiun artikolon "Smartfono", kio estas la termino uzata en la artikolo. Ŝaĝtelefono aŭ similaj brilaj elpensaĵoj restos en la forgesejo de la historio. --Dominik (diskuto) 04:14, 9 Jan. 2016 (UTC)
Mi pensas, ke la diversaj vortoj kun fina -fono, laŭ angla -phone, sufiĉe ĝene kolizias kun la Oficiala vorto fono. La nuna titolo "saĝtelefono" almenaŭ sekvas la vortfaradon de esperanto kaj oni ne devas enkonduki novan radikon. --Tlustulimu (diskuto) 01:42, 10 Jan. 2016 (UTC)
"Saĝ-" miaopinie ne povas aplikiĝi al telefono, tiu ĉi ne posedas propran juĝkapablon, ĝi faras kion ĝia posedanto ordonas. Ĉu male oni povus diri "malsaĝa" pri ordinara telefono? Aŭ eble "Saĝ-" staras tie por "inteligenta" kiel kromnomas ĝin homoj en kelkaj lingvoj? --Dominik (diskuto) 04:14, 10 Jan. 2016 (UTC)

Eĉ se la vorto "saĝtelefono" eble ne plaĉas al kelkaj, mi ĵus eĉ aldonis fontindikon pri ĝi kaj kelkaj el la alternativaj terminoj. Por "saĝfono" kaj "smartfono" ankoraŭ mankas referencoj. Ĉu eble iu konas taŭgajn referencojn pri ili? Mi trovis la vorton "saĝtelefono" kaj la varianton "plurfunkcia poŝtelefono" en la Komputeko, dum ke mi trovis la vortojn "kompufono" kaj "lerta telefono" en la Reta Vortaro. --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 29 Jan. 2016 (UTC)

Laŭ mia observo de la nuntempa praktika esperanta lingvouzo ĉirkaŭ mi la vorto "poŝtelefono" tute sufiĉas por esprimi la komunikilon. En 2016 oni simple havas alian poŝtelefonon en la pantalona poŝo ol en 1998 - kaj al esperantlingvaj infanoj de hodiaŭ klaras ke "poŝtelefono" havas tuŝ-ekranon, ligon al la reto, vidigas filmojn per YouTube, vikipediajn artikolojn kaj paĝojn de sociaj retoj kiel facebook. Ili supozeble proponus nomi aparaton de 1998 "pra-poŝtelefono"... Certe neniam mi aŭdis la vortojn "smartfono" aŭ "saĝfono" - tial ne mirigas min ke por tiuj vortoj mankas referencoj. Tial mi ne tro cerbumus pri "invento de plej ekzakta traduko de la angla komerca termino smartphone", tute tolerus la vorton "saĝtelefono", sed substrekus ke ĉiukaze temas pri (momente teknike aktuala) subspeco de poŝtelefono. Ni vidos kiujn poŝtelefonojn ni havos en la poŝoj post pliaj ok jaroj... verŝajne ni ne emos inventi novajn vortojn por novaj poŝtelefonaj versioj dufoje en jardeko. ThomasPusch (diskuto) 11:12, 11 Mar. 2016 (UTC)

Dominik tute pravas. Interŝanĝi preferojn kontraŭ konstatoj malaperigas la problemon pri nomo. Kontrolu mem per relegado de la 15a regulo de la Fundamento kaj komparado de la nomo de ĉi tiu objekto kies traduko en la kvin lingvoj de la Fundamento donas:

smartphone|smartphone|Smartphone|smartfon|смартфо́н.

Ĝis kiam iu formo oficialiĝos, ĉu ne estas memevidenta ke "smartfono" estas la plej taŭga provizora nomo? Pauchjo (diskuto) 11:37, 26 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne, Paucho, ne estas evidente, ke iu ajn el la vortoj estas "la plej taŭga" nomo. Ĉiu el la vortoj havas siajn problemojn, kaj ne eblas forbalai tiujn, kiom ajn aplombe vi deklaras vian propran interpreton pri la lingvo.
Nek la Fundamento nek iu Oficiala Aldono diras ion ajn pri nomo de la aparato, do deklari unu vorton "oficiala" estas privata opinio de Pauchjo, kaj oni apenaŭ povas nomi lin fidinda fonto por Vikipedia artikolo. Fari idiosinkraziajn proklamojn pri sia lingva ideologio por nomi vortojn "misaj" ne taŭgas en enciklopedia teksto. Via diro pri "formoj propagataj de UEA" kiu "ne kongruas kun la laŭfundementa nomo " estas deliraĵo.
La nomoj de smartfono, saĝtelefono (ktp. ktp.) estas unu el la plej multe diskutataj temoj en la lingvaj forumoj de Esperantujo. Ĝis nun ne troviĝis konsento kaj verŝajne ne troviĝos, antaŭ ol malaperos la bezono havi tian vorton, kio jam parte efektiviĝis.
Povas esti, ke ankaŭ mi preferus alian nomon por la artikolo, sed mi vidas nenian kialon trudi ĝin ĉi tien. Sufiĉas, ke jam enestas listo de alternativoj.
Pauchjo jam tiom batmiksis la artikolon, ke estis ne facile rekonstrui ĝin en bona stato. Mi reforigis lian propagandon, sed lasis resti lian epiteton ("plej internacia") ĉe smartfono. --Surfo 15:26, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Homo, sciu bone ke ataki min servas neniun bonon. Mi neniel trudas mian opinion (kiu fakte ne necese estas la formo «smartfono»). Mi simple asertas faktojn. Se faktoj tiel provokas, bonvolu ne pafi la kurieron. Pauchjo (diskuto) 16:22, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]