Diskuto:Sojla temperaturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se "sojl/a" taugas, oni ne enlasu novan radikon "krit/" ("sojl/" estas Fundamenta).

Ne "likv/", sed "fluid/" (Fundamenta kaj Zamenhofa kun tiu signifo).

Ĉu "varm/ec/o" ne sufiĉus anstataŭ "temperatur/o" ? Unu eblan kontraŭargumenton mi vidas. Mi volus scii, ĉu tiu al fizikistoj ŝajnas grava.

--FS 23:03, 2. Jul 2009 (UTC)

Mi konsentas kun FS ke "sojla" estas la plej taŭga vorto ĉi tie (kaj en similaj kuntekstoj en fiziko). Post kiam "Winston Smith" ŝanĝis la titolon de "Krita temperaturo" al "Sojla temperaturo", Narvalo ŝanĝis ĝin al "Kritika temperatuto", kaj skrbis "mi kreis la artikolon, do bonvolu konvinki pri ĝusteco de la esprimo". Jen mia provo konvinki:
"Kritiki" signifas "ekzameni la kvalitojn kaj mankojn de scienca, literatura aŭ belarta verko". Pri tio ĉi-kaze ne temas, do ni ne uzu la adjektivon "kritika". "Krita" estas ne-oficiala (kaj ege malofta) vorto, do se ni povas per oficiala (kaj pli kutima) vorto esprimi la intencitan signifon, ni prefere faru tion. La ĉefa signifo de "sojlo" estas "transversa ŝtono aŭ trabo kuŝanta malsupre de la malfermaĵo de pordo." Sed tiu vorto estas tre ofte uzata en metafora senco por iu transira punkto, komenco de io nova. Ĉar tiu metafora uzo de la vorto estas tre ofta kaj vaste konata, ni povas uzi ĉi tiun Fundamentan vorton ĉi-kaze.
Do se ne baldaŭ venos iu kritiko, mi denove ŝanĝos la titolon al "Sojla temperaturo". Marcos 08:45, 3. Jul 2009 (UTC)

Ĉiu lingvo uzas la formon kritika (temperatuto, maso ks.). Kial ni devas elekti iun ajn neinternacian formon, se kritika estas akceptita en ĉiu lingvo (kaj en ĉiu lingvo kritika havas la saman unuan sencon kiel en Eo). Ni devas rigardi la esprimon kritika temperaturo, maso kiel unuecan eprimon. Eble oni devas aldoni pluajn signifojn de kritika en PIV. Narvalo 10:00, 3. Jul 2009 (UTC)

Vi pravas pri la ofteco de vortoj similaj al "kritika" en eŭropaj lingvoj. Tamen, ni ja ne estas la eŭropanta vikipedio... :-) --WinstonSmith 13:06, 3. Jul 2009 (UTC)

Mi provas kontroli hodiaŭ en iu faka eldono pri la temo. Narvalo 13:20, 3. Jul 2009 (UTC)


laŭ kemia kaj scienc-teknika vortaro, angla critical = krita (PIVS) aŭ kriza tiel kriza aŭ krita temperaturo.

laŭ PIV kun suplemento: ... krita maso, temperaturo, premo, volumeno de gaso.

Do mi povas akcepti la formon krita aŭ kriza. Sojla, lima kaj similaj ne estas akceptindaj. Narvalo 14:53, 3. Jul 2009 (UTC)

La Listo de simplaj samsignifaj vortoj, kiu ofte faras pli Esperantecajn (kaj malpli eŭropcentrismajn) rekomendojn ol PIV, rekomendas ke oni evitu "krita" kaj anstataŭe uzu "sojla".
Ĉi-kaze tute ne temas pri krizo, do ankaŭ "kriza" ne eblas en Esperanto. Ni restu ĉe la funkcimaniero de Esperanto, kaj ne transiru al la funkcimaniero de eŭropaj lingvoj. Marcos 16:35, 4. Jul 2009 (UTC)


Se plimulto apogas sojla, mi cedas, sed aliaj versioj devas ekzisti kiel sinonimoj, alidirektiloj.Narvalo 11:06, 6. Jul 2009 (UTC)

Mi ŝanĝis la titolon al "Sojla temperaturo". La alternativon "kriza temperaturo" mi lasis en la artikolo. Estas nun plusendiloj de "kriza temperaturo" kaj de "kritika temperaturo". "Kritika temperaturo" mi tamen ne mencius en la artikolo mem, ĉar ĝi estas eĉ pli mallogika ol "kriza temperaturo" (plusendilo tamen ja povas pluekzisti por ĝi). Ĉu en ordo ĉi tiel? Marcos 15:46, 6. Jul 2009 (UTC)
Estas tamen aliaj tiaj uzoj (laŭ mi, same malkorektaj) de la vorto "kritika". Ekzemple: Kritika maso (movado) (pri la movado "Critical Mass"), la "kritika periodo" menciita en Akirado de lingvaĵo (tute ne temas pri periodo, dum kiu oni kritikemas...), la "kritika punkto" en fazodiagramo... (ankaŭ estas pluraj artikoloj, kie la vorto "kritika" estas korekte uzata; tiujn mi ne mencias). Mi persone subtenus la uzadon de "sojla" en tiuj okazoj, sed ĉu oni eble afiŝu mesaĝon en la diskutejo por koni la opinion de aliuloj? --WinstonSmith 19:00, 6. Jul 2009 (UTC)
Mi anstataŭis la alternativon "kriza temperaturo" per krita temperaturo, ĉar laŭ "vortaro.net" (PIV rete) "krita" estas sinonimo de "sojla" dum "kriza" estas konsiderata malofte uzita termino pri tia senco.--DidCORN 14:30, 22-a de oktobro 2013 (UTC)