Diskuto:Tekilo
kial speco de brando? ĉu la viskio estas speco de brando? eble estus la sama diri speco de vodko
- Hm, laŭ PIV kaj tekilo kaj viskio kaj vodko estas specoj de brando. --Unukorno 07:43, 27. Sep 2003 (UTC)
laŭ PIV eble sed ne laŭ logiko, laŭ via respondo ĉiu alkoholaĵo estas speco de brando.
- Ankaŭ mi ne blinde fidas al PIV, do mi konsultis germanan enciklopedion kaj eltrovis, ke brando (germane: Branntwein) estas forta alkoholaĵo (laŭ germana normo kun almenaŭ 32 % da alkoholo). Laŭ tio viskio, tekilo, vodko ktp. estas brandoj, sed vino kaj biero ekz. ne. Amike, --Unukorno 20:37, 19. Okt 2003 (UTC)
Hmmm... artikolo pri Tekilo en la Esperanto-Vikipedio, sen artikolo pri Tekilumado? Kio okazis al la priskribo de nia kulturo kiel La Bamba? --Chuck SMITH 21:17, 19. Okt 2003 (UTC)
- Tekilumado ne estas unika al Esperanto-kulturo kiel Bambumado. Mi konis ĝin (de onidiroj) en mezlernejo kaj en mararmeo en Usono. Laŭdire ekzistas simila ludaĉo tie ĉi en Hispanio. Kriĉjo 23:24, 19. Okt 2003 (UTC)
- Mi eĉ asertus ke Bambumado ne estas unika al Esperanto-kulturo laŭ konversacio kiun mi havis kun neesperanta amikino en Nederlando. Mi tamen pli esploros la temon ĉi-vespere kaj revenos al ĝi. --Chuck SMITH 10:56, 20. Okt 2003 (UTC)