Diskuto:Tempo de perturboj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Propono pri kunigo[redakti fonton]

Mi rekomendas forigi ĉi tiun ĝermeton (kiu entenas plurajn faktajn kaj lingvajn erarojn: ekz-e Teodoro ne estis la lasta Rurikido sur la Moskva trono, tia estis Bazilo Ŝujskij; la nova dinastio estis ne "Romanovidoj" sed "Romanovoj" ktp) kaj lasi anstataŭe la artikolon Granda Malordo (Rusio). "Tempo de perturboj" restu ties fantoma sinonimo. Sergio (diskuto) 14:42, 4 Dec. 2012 (UTC)

Estis mi kiu kreis la artikolan ĝermon, ne ĝermeton, Tempo de perturboj la 23-an de novembro 2012 je 19:24 h universala tempo, ĉar mi volis plenigi ruĝan ligilon kaj instigi ekverkadon pri la temo, kiun mi konsideras historie grava, kvankam mi havis por ĝi nur malmultan tempon kaj tial nur ekverkis komencon. Evidente Sergio vidis tiun ek-artikolon, ĉar malpli ol dek horojn poste li sub tute alia artikola titolo, Granda Malordo (Rusio), la 24-an de novembro 2012 je 06:18 h universala tempo pri la temo prezentis tre detalan tute alian artikolon, kies verkado certe kostis plurajn horojn. Sendube necesas kunigo de la du samtemaj tekstoj. Mi tamen tre miras, ke Sergio ne simple ampleksigis kaj ellaborigis la komencitan tekston, korektis la liaopiniajn erarojn (kun mencio pri lia rezonado en la redakta resumo aŭ en la diskutpaĝo), kaj poste en la artikola diskutpaĝo proponis alinomigon al nova artikola nomo "Granda Malordo (Rusio)". Tiam neniam ekestintus du artikoloj. Ekvidi mallongan tekston, kies mallongeco ne plaĉas, kaj apud ĝi je nova titolo starigi duan, memverkitan novan tekston, ŝajnas al mi iom infaneca ago. Mi tute konsentas pri prefero de vortumo Romanovoj al Romanovidoj, sed Sergio prisilentas, ke li mem alinomigis la artikolon "Romanovidoj" al "Romanovoj" nur 2 horojn antaŭ ol mi publikigis la ek-artikolon "Tempo de perturboj", kiun mi tekokomputile verkis en 4-hora trajnveturo sen retkonekto: do kiam mi ekveturis ankoraŭ estis la artikolo "Romanovidoj", kaj kiam mi savis mian ek-artikolon, daŭre estis blua ligilo, do mi ne suspektis intertempan alinomigon.
Restas tamen demando kiu artikola titolo preferiĝu. Sergio komencigas "sian" artikolon per la vortoj "La Granda Malordo (ruse Великая смута) aŭ la Tempo de perturboj (ruse Смутное время) estas la interdinastia periodo..." ktp. La rusa vikipedia artikolo titoliĝas Смутное время (Tempo de perturboj) kaj plej multaj alilingvaj artikoloj inkluzive de la angla, hispana, franca, itala, portugala, nederlanda, bulgara, ukraina ktp. ankaŭ uzas la formon "Tempo de perturboj". Nur malplimulto preferas titolon "Granda Malordo" (precipe la skandinaviaj lingvoj kaj la pola). Ĉar ne estas ajna alia artikolo "Tempo de perturboj", artikola nomo bone funkcias sen aldono de vorto "Rusio" inter krampoj (se historie ekestos aliaj tiunomaj epokoj, eblas rekonsideri, sed eĉ tiam eblus lasi la historie unuan tiunoman epokon sen aldono inter krampoj). Do mi pledas je titolo "Tempo de perturboj". Precipe mi tamen pledu ke oni ne konscie kreu pliajn artikolojn de novaj nomoj apud samtemaj artikoloj jam ekzistaj, sed ke oni pluevoluigu la ekzistantan artikolon. La redaktostilo de Sergio ĉi-tie laŭ mi estis nenecese konfuziga. ThomasPusch (diskuto) 22:19, 15 Maj. 2013 (UTC)

Kial mi faris tiel[redakti fonton]

Mi ne scias, kio estus pli ĝentila: simple forĵeti jam ekzistantan ĝermon, aŭ verki paralelan tekston. Mi juĝis, ke pli ĝentile estas verki paralelan artikolon, kaj lasi la elekton al la komunumo.

Pri la titolo / termino[redakti fonton]

La enkrampa "(Rusio)" estas egale (mal)necesa ĉe ajna elekto: "Granda Malordo" same ne aperas alisence ol pri Rusio, kiel "Tempo de perturboj". La du terminformoj estas egale abstraktaj kaj egale bezonas (aŭ egale ne bezonas) precizigon. Por mi evidentas, ke diversaj landoj havis sian epokon de perturboj/malordo. Kaj ankaŭ ene de la historio de Rusio estis pluraj epokoj ege perturbaj — sufiĉas mencii la tre perturban regadon de Johano la Timinda, kiu antaŭis la Grandan Malordon.

Mi malpreferas "la Tempon de perturboj" ĉar mi opinias ĝin tro malforta por tiom granda katastrofo. Estas kiel nomi tempeston "turbulado". Fakte tio estas la diferenco inter la rusaj terminoj "Смутное время" (melankolie malforta) kaj "Великая смута" (epika).

Tial mi preferis tiun pli trafan nomon por mia historia eseo en LOdE, kiu (miaopinie) estas la plej kompleta studaĵo de la temo en la esperanta literaturo. Sergio (diskuto) 04:41, 11 Jul. 2013 (UTC)Sergio

✅ Nun Granda Malordo (Rusio) estas kunigita kun Tempo de perturboj.--Salatonbv (diskuto) 06:38, 18 Aŭg. 2013 (UTC)