Diskuto:Tende

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam en julio 2018 Alifono movis paĝon Tende al Tenda anstataŭigante alidirektilon, notinte "Ankaŭ Tenda estas bona nomo en Esperanto". Aliflanke la teksto mem ĝuste statigas, ke "en 1947 la [anoj de la] tiama itala Tenda voĉdonis en referendumo por aliĝo al Francio sub la nuna nomo Tende." Mi dum la lastaj monatoj estis la ĉefa prilaboranto de la teksto, kaj se mi nenion diras pri la ŝanĝo povas aspekti kvazaŭ mi estus plej favora subtenanto de ankoraŭ alkroĉiĝi al la malnova itala nomo. Sed ne estas tiel. En voĉdono mi pledus por unua nomo "Tende", kiel sendube estas nun en la urbeto, kaj notus la italan historian nomon en la unua frazo de la teksto, la unua linio de la informkesto post la franca nomo kaj en la frazo pri 1918. ThomasPusch (diskuto) 17:35, 24 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch Ŝajnas ke mi eraris. Do faru kiel vi preferas kiel unu el la administrantoj. Alifono (diskuto) 12:25, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
@Alifono: Nenio malbona... eĉ ne komenciĝis iu voĉdono, kaj mi nur volis noti mian ioman miron pri fakte ne tro centra temo. Do mi reŝovos la paĝon al nomo Tende, kaj cetere dankas al vi pro viaj multaj valoraj kontribuoj. {{{1}}} ThomasPusch (diskuto) 12:48, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
La aldona noto, ke la loĝloko nomiĝis "ĝis 1947 itale Tenda kaj okcitane daŭre tiel" nomiĝas, espereble kontentigas ĉiujn lokajn italojn kaj okcitanojn... ThomasPusch (diskuto) 12:57, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]