Diskuto:Terorisma atako en Beslano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tradukis de la angla Ŝablono:Informkesto terorisma atako bezonatan por tiu ĉi artikolo, sed evidente io fuŝis kaj mi ne povas korekti tion. Ĉu iu povas helpi min?--RG72 (diskuto) 05:32, 6 Jan. 2015 (UTC)

✔ Farite Se vi demandis pri la informkesto, mi povas diri al vi, ke ĝi finfine funkcias. Vi uzis anglajn parametrojn en la fontokodo de {{Informkesto terorisma atako}}, kvankam la tie uzata baza ŝablono {{informkesto}} subtenas nur esperantajn. Tial nenio povis funkcii. Krome mi uzis la okazon rearanĝi la aferon pri la koordinatoj, nome laŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj kaj la dokumentado de {{informkesto}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:27, 9 Mar. 2015 (UTC)
Ho, dankegon. Mi estas vera humanitario, do prefere malĉifru egiptajn hieroglifojn ol programkodojn.--RG72 (diskuto) 07:53, 10 Mar. 2015 (UTC)
Dima41, ne forgesu, ke post enmeti ŝablonon pri malneŭtraleco vi devas komenti vian vidpunkton ĉi tie.--RG72 (diskuto) 04:25, 11 Mar. 2015 (UTC)

Malneŭtraleco de artikolo[redakti fonton]

En la artikolo ĉi tiu atako estas nomita "tragedio". Ĉi tiu vorto laŭ mia opinio esprimas ke la evento ne plaĉas al aŭtoro de la artikolo; ekzistas ankaŭ multaj aliaj vortoj kaj frazoj laŭ mi malneŭtralaj. Tial mi malaprobas proponon de RG72 pri ĝia akceptado al listo de elstaraj artikoloj. En antaŭa tago (hieraŭ) mi aldonis ŝablonon pri malneŭtraleco kaj nun laŭ peto de RG72 skribis ankaŭ ĉi tie. Plia diskuto pri elstareco de la artikolo legeblas sur paĝo Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Terorisma atako en Beslano. --Dima41 (diskuto) 13:38, 11 Mar. 2015 (UTC)

Mi pensas, ke la artikolo nun estas sufiĉe neŭtrala kaj detala, do ĉu oni rajtas forigi la ŝablonon {{Neneŭtrala}}?--Salatonbv (diskuto) 01:56, 17 Maj. 2015 (UTC)
Mi samopinias kun Salatonbv kaj ankaŭ subtenas forigon de la ŝablono "neneŭtrala". Krome mi proponus pozitive fini la diskuton pri elstareco de la artikolo (au kompromise pri leginda statuso, se restas tro diversaj juĝoj). Sed malgraŭ ke mi subtenas la tekston, mi aliĝas al la kritiko ke ankoraŭ restas tro multaj ruĝaj ligiloj. Por helpi al ilia forigo, mi ĵus kreis tri ĝermajn artikolojn registaro de Rusio, ĉefministro de Rusio kaj konstitucio de Rusio - kaj lige al tio kvaran tekston konstitucio de Francio, bezonatan en la tria de la unuaj tekstoj. Tiuj temoj estas centraj en priskribo de la rusia politika sistemo, kaj ĉiukaze havindas. Sed mi aliĝas al la juĝo ke ne ĉiuj nun ruĝaj ligiloj en la teksto estas necesaj - iuj el ili facile povus esti simpla nigra tekstero, anstataŭ internaj ligiloj neekzistantaj. Mi do alvokas kritike ekzameni, ĉu iuj el la ruĝaj ligiloj transformiĝu al simpla nigra teksto. Aidas (diskuto) 12:00, 9 Dec. 2015 (UTC)
Laste mi ankoraŭ aldonas plian artikolan ĝermon pri la teknika termino hidranto. Tute neklaras al mi kion celas la ruĝa ligilo "gurano". Klaras ke devus temi pri membro de iu etno, sed mi ne divenas kio ekzakte celiĝas. Aidas (diskuto) 13:11, 9 Dec. 2015 (UTC) PS: Mi starigas demandon pri la temo en la diskutpaĝo de la angla artikolo, kiu mencias la saman informon (alilingvaj artikolojn mi ne kontrolis, la rusan mi ne sufiĉe bone regas), same dubindan. PPS: Intertempe mi eltrovis pri kio temas, estas rusa kaj ukraina kaj litova artikoloj pri la etna grupiĝo (lt:guranai), kaj en mia angla diskutero mi pli detale komentis mian trovon.
Mi aprobas viajn proponojn kaj nun nigrigos kelkajn ruĝajn ligilojn. Pri aliaj mi plu laboros, kvankam kun mia skrupuleco tio okupos monatojn, eble jarojn. La lasta ekzemplo estas artikolo pri tiutempa prezidanto de Inguŝio Murat Zjazikov. Nun mi kreas tiun pri la Ruslan Auŝev. Aliaj nepre sekvos. Mi kredas ke ĉiu esperanto-artikolo devas esti pli bona ol ajna alilingva, almenaŭ tiu en la angla, ĉar alikaze ĝi 90% perdas sencon. Do mi prefereas kvaliton, ne kvanton.--RG72 (diskuto) 16:04, 9 Dec. 2015 (UTC)
Mi ankoraŭ sukcesis pri novaj artikoletoj Ĉeĉena-rusa konflikto kaj guranoj. Sed en kreo de la unua teksto aperis nova ruĝa ligilo Kaŭkaza milito, en kreo de la dua teksto nova ruĝa ligilo evenkoj ... multaj temoj pri norda Azio kaj pri ties imperia koloniigo el Moskvo en la 18-a jarcento, kiun Sovetunio kaj la Rusa Federacio pene provis teni, restas ankoraŭ ne pritraktataj en Vikipedio. Aidas (diskuto) 10:54, 10 Dec. 2015 (UTC)
Ankaŭ mi ankoraŭ bluigas unu ligilon, nome pri atoma submarŝipo. Kiel administranto mi forprenas la ŝablonon pri neneŭtraleco, kaj kvankam mi aliĝas al la kritiko ke daŭre restas tro multaj ruĝaj ligiloj, mi persone subtenas la elstariĝon de la teksto kaj fermas la baloton. ThomasPusch (diskuto) 11:22, 10 Dec. 2015 (UTC) ... Kaj jen ankoraŭ ĝerma artikolo pri la periodaĵo Novaja gazeta. ThomasPusch (diskuto) 07:37, 11 Dec. 2015 (UTC)

Pluaj ruĝaj ligiloj[redakti fonton]

Mi nun ankoraŭ aldonas pliajn ĝermajn artikolojn pri la ĝenerala prokuroro de Rusio, la Socia Ĉambro de la Rusia Federacio kaj la terorisma grupiĝo Rijadus-Saliĥijn, kaj nomumas la tekston artikolo de la semajno ekde postmorgaŭ. Aldone mi elprenas el la informkesto ruĝajn ligilojn pri du el la ostaĝprenintoj. Tamen mi daŭre pensas ke ankoraŭ restas tro multaj ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 11:54, 6 Feb. 2016 (UTC)

Ĉu vere estas "termino"?[redakti fonton]

Mi iom dubas ĉu la titolo "terorisma atako en Beslano" vere meritas la nomon "termino"? "Teroro" estas termino, "terorisma atako" estas termino, sed "terorisma atako en Beslano" estas nura nomo de la evento, ne aplikebla al aro de aliaj eventoj, do apenaŭ "termino". Mi ne vidis, ke la vortoj "termino ... aludas..." estis uzataj en la artikoloj pri aliaj terorismaj atakoj.

Eble ĉi-kaze temas pri provo kontentigi iujn diskutantojn, kiuj dubis ĉu la atakintoj povas esti nomataj "teroristoj" kaj eĉ komparis ostaĝigon de infanoj kun la militaj operacoj en Donbaso. Sed tiu komparo estis tiom stranga kaj la argumentoj nevalidaj, ke eĉ la kritikanto mem poste vorviŝis ilin. Do mi proponas diri simple kaj honeste ke temas pri "terorisma atako" — sen "aludoj" kaj "terminoj".--RG72 (diskuto) 15:58, 10 Feb. 2016 (UTC)

Estis mi kiu revortumis la unuan frazon al formo "La termino terorisma atako en Beslano aludas al kaptado de pli ol 1100 grandparte infanaj ostaĝoj en la mezlernejo N 1 en urbo Beslano", kaj mi ne faris tion por "kontentigi iujn diskutantojn kiuj dubis ĉu la atakintoj povas esti nomataj teroristoj": Sed mi havis la impreson ke la frazo "La terorisma atako en Beslano estis kaptado de multaj ostaĝoj en Beslano" havis iom similajn informojn antaŭ kaj post la vorto "estas", do estis kvazaŭ matematika ekvacio "2=2" (tio ne estas matematika miraklo), kaj mi volis stile ĉirkaŭiri tian tro simple aspektan ekvacion. Certe mi esperas ke neniam en Beslano okazos plia terorisma atako, kiu signifus ke oni devus pliprecizigi la unuan frazon de tiu-ĉi artikolo, kaj mi ne kontraŭas ke la unua frazo havas la vortumon de RG72 ... nur mi volas klarigi kial mi revortumis tiun frazon. Eble RG72 memoras ke mi el la perspektivo de eksterlanda, "pri rusia partia politiko tute neŭtrala" kuracisto kaj psikoterapiisto de infanoj antaŭe forte subtenis lin en argumentado ke kompreneble temis pri terorisma atako senhezite nomebla tragedio. Neniel mia motivo estus relativigo, malgravigo aŭ malklarigo de la terorisma ago. ThomasPusch (diskuto) 17:30, 16 Feb. 2016 (UTC)
Pri la ankoraŭ multaj ruĝaj ligiloj de la teksto: Antaŭ ol vidi la supran diskuteron de RG72, mi hodiaŭ matene havis okazon krei artikoletojn pri la ŝtata gazeto Rosijskaja gazeta, pri la neŝtata, sendependa radiostacio Eĥo de Moskvo, kaj pri la neŝtata, sendependa retejo Vero de Beslano (forte streĉante mian tre malfortan konon de la rusa lingvo). Do ankoraŭ iom da kontribuo al la temo. Krome mi cerbumis pri la ĉi-artikole menciita retejo Eĥo de Kaŭkazo: Eĉ en la ruslingva vikipedio nun ne estas aparta artikolo pri la retejo Эхо Кавказа, des malpli en iu alia branĉo de vikipedio, do ne nur en Esperanto aparta artikolo mankas - tial mi provizore forprenas la internan ligilon, kaj en la referenco simple nomas la retejon kaj esperant- kaj ruslingve, kaj videble indikas la URL-adreson. ThomasPusch (diskuto) 17:30, 16 Feb. 2016 (UTC)
Pardonon se mi iel ĝenis vin, kara. Bedaŭrinde post ĉiu terorisma atako en Rusio mi tiom ofte aŭdis eksterlandanojn (inkluzive esperantistojn) diri: "jes, bedaŭrinda afero, sed rusoj mem kulpas ke tiuj subpremitaj homoj atakas ilin, ja ili batalas por sia libereco" (jen tipa ekzemplo). Feliĉe post la atakoj en Parizo tiuj voĉoj silentiĝis. Ĉu por longe?
Rilate kontribuojn bedaŭrinde ĝis junio mi apenaŭ povos fari ion, ĉar nur tiam mi finos la grandan projekton en mia firmao. Nun tempo tute mankas al mi.--RG72 (diskuto) 03:39, 17 Feb. 2016 (UTC)

Pliaj novaj artikoloj[redakti fonton]

Kiel videblas, mi hieraŭ sukcesis kontribui novajn tekstojn pri la retejo Kaŭkazia Nodo (rilate al tio ankaŭ pri ties gvidanto Gregorij Ŝvedov, pri Radio Nederlando Tutmonda kaj pri la norvega fondaĵo Fritt Ord) ‎kaj la gazeto Kommersant, hodiaŭ sukcesis ankoraŭ aldoni tekstojn pri la kvar distriktoj de Inguŝio (el ili unu menciiĝas ĉi-tie), kun novaj kategorio kaj navigilo (artikoloj pri la distriktoj de Nord-Osetio jam venis antaŭ kelkaj tagoj), pri la du ĝis nun mankaj tekstoj pri la nun kvar prezidantoj/prezidintoj de Nord-Osetio, kun novaj kategorio kaj navigilo, pri la honorigo Heroo de la Rusia Federacio kaj pri la terorisma retejo Kaŭkazo-Centro. Jen mi finas mian kontribuon ĉi-teman. ThomasPusch (diskuto) 16:02, 18 Feb. 2016 (UTC)