Diskuto:Tomaso de Akvino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu estas Akvino normala esperanta nomo? --Chuck SMITH

Laŭ Google, Akvino estas preferata de 95% da paĝoj. --Stefano KALB

La ĝusta nomo de la filozofo laŭ mi ne estas Thomas (aŭ Tomaso) Akvino, sed Thomas el Akvino. "Akvino" ne estis la familia nomo de la filozofo, sed loknomo. Vd. la Plenan Ilustritan Vortaron!--Helmut Welger 17:45, 6. Maj 2004 (UTC)

Mi konsentas kun Helmut Welger. La statistiko de Stefan Kalb ŝajnas al mi dubinda, kaj ĉiuokaze statistikoj ne pruvas ĉion. Sed mi kontrolis:
Guglo donas 3030 trafojn por "Akvino" kaj nur 26 por "Akvinano": 1 golo por Stefano.
Sed inter tiuj 3030 estas 302, kiuj diras "el Akvino", do fakte subtenas la (cetere eksterduban) opinion de Helmut. La aliaj artikoloj kun "Akvino" plejparte ne estas en Esperanto (specimena kontrolo).
Se ne venos protesto, mi alinomos la artikolon. --Ismo 21:11, 1. Jan 2005 (UTC)

Laŭ mia scio, Tomaso ne estas tradukita en Esperanton. Elprenita, ĉar vikiartikoloj diru kio estas, ne kio ne estas. --Mo

Kaj kial ne "Tomaso Akvina" ? Tio estus simpla kaj kompromisis ĉiujn?

Mi preferus Tomaso de Akvino, ĉar estas pli simple kaj regule ĉiam uzi de en tiaj nomoj anstataŭ uzi miksaĵon el de kaj el, tiel ke oni neniam povus memori, kiun oni devus uzi en kiu nomo. Mi pensas, ke oni pli ofte nomas sanktulojn laŭ la loko, en kiu ili aktivis, ol la loko, de kie ili venis, sed de estas sufiĉe ĝenerala por funkcii en ĉiuj okazoj. Simila diskuto jam okazis: Diskuto:Hildegard de Bingen. Lingvano 09:23, 6. Maj 2005 (UTC)