Diskuto:Vaki

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŭ- komence de esperanta vorto almenaŭ de aprilo 2023 ne plu permesatas. Klare ke la vorto Ŭaki ne estas esperanta, ĉar ĝi tiam estus verba infinitivo, sed ĝi ankaŭ ne estas el alia lingvo, ĉar laŭ mia scio neniu alia lingvo uzas tiun literon (nur la belorusa en neformala latina transskribo de la origine cirila lingvaĵo, kaj ankaŭ tiam ne komence de vorto). Ĝi permeseblus se klare estus prononca indiko, do "prononco [ŬAki:], sed prononca indiko ankaŭ eblas en titolo de artikolo. Do, vole-nevole nur eblos kopii la litovan vorton "Vakis", la rusan "Ваки (Vaki)" aŭ la ukrainan "Вакі (Vaki)", kaj latinliterigi la japanan vorton 和木 "Vaki" (plene 和木町, Vaki-ĉo). ThomasPusch (diskuto) 18:13, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Vidu ankaŭ: ● Deklaro pri la Esperanta litero ŭ de la Akademio de Esperanto la 9-an de aprilo 2023 (esperante)

Mi tute ne volas preteriri eblan diskuton, per tio ke mi simple ĉi tie en kaŝita diskutpaĝo de unu el la pli ol 350 000 artikoloj faras proponon pri alinomigo. Sed la situacio tamen estas tiom senkontroversa pro la akademia deklaro de 2023, ke mi ne volas pezigi la ĉiukaze tro plenan paĝon VP:AA per plia formala propono. Tial mi nun alinomigas la paĝon al la formo Vaki, kaj atentigas ke se ekestas kontroversa dispoto pri la nomo, oni ĉiukaze povas ankoraŭ diskuti, ĉi-tie kaj eventuale ankaŭ en la paĝo VP:AA. ThomasPusch (diskuto) 10:36, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]