Diskuto:Zaire

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo nun komenciĝas per la vortoj

Citaĵo
 Zaire, ZaïreZairo estis la nomo uzita por la aktuala teritorio kaj ŝtato de la Demokratia Respubliko Kongo dum la dua respubliko, inter 1971 kaj 1997. Kvankam tiu nomo datiĝas nur el 1971, la nomo Zaïre estas ĝenerale uzita ankaŭ por la periodo 1965-1971 de la dua respubliko, ĉar la tuta periodo estis markita de la enpovigo diktatora de Mobutu Sese Seko. [...] En 1971-1999 ĝi eknomiĝis Zaira Respubliko. Fakte en 1971, la tiama prezidento Mobutu ŝanĝis la nomon de la lando al Respubliko Zaire

Laŭ mi, tiuj tri frazoj estas malĝustaj.

Mi estis aktiva en la Esperanto-mondo precipe kiam la lando estis france nomata Zaïre (1971–1997, fakte mi esperantistis nur inter 1978 kaj 1997, mi ne volas pliigi mian esperantistecon - en 1971 mi ĵus eniris la elementan lernejon), kaj konas ĝin esperantlingve nur kiel Zairio. Je la sama nomo konas ĝin vikidatumoj, la nuna artikolo pri la Demokratia Respubliko Kongo, ankaŭ la diversaj eldonoj de PIV (jen en la eldono de 2020), kaj ankaŭ la Jarlibro de UEA inter 1971 kaj 1997 ĉiam vortumis la landon Zairio, neniam Zairo[1]. Mi ne argumentas pri logikeco de la nomo Zairio kontraste al hipoteza alternativa landonomo "Zairo", tute ne temas pri ŝatoj aŭ personaj preferoj, sed pri la reala esperanta lingvouzo en tiuj 3 jardekoj, kiam la lando havis tiun nomon. Ĉu eblus trovi ajnan referencon favore al hipoteza alternativa landonomo "Zairo"? Se ne, tiam necesas alinomigi la tekston al titolo Zairio kaj adapti ankaŭ la tekston.

Sincere ThomasPusch (diskuto) 21:42, 15 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon pro la atento. Eble plej ĝusta referenco estas PIV kiu akceptas ambaŭ eblojn, nome kaj Zairo kaj Zairio. Tial mi supozas, ke indas havi en la redakto ambaŭ eblojn kaj klarigi plej eble. Mi opinias, ke Zairio indus por preciza aludo al la politika ŝtato, dum fakte Mobutu kaj iama tendenco malkoloniiga estis aludo al pli ampleksa koncepto: tial ekzemple ankaŭ la valuto kaj la rivero nomiĝis Zaire. Pri la titolo mi pensas, ke por ne batali inter Zairo kaj Zairio pli utila estus restigi la internacian titolon Zaire (rigardu la titolon en diversaj lingvoj). Mi reredaktis la enkondukan frazon por aldoni la PIV-ajn referencojn kaj tie oni povas aldoni ankaŭ aliajn referencojn. Ĉiuokaze se vi deziras starigi alinomigan procezon por ke la decido estu pli kolektiva, mi ne kontraŭas kaj tiel oni povos argumenti. kani (diskuto) 09:13, 16 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Referencoj[redakti fonton]

  1. Hazarde mi hodiaŭ havas aliron al mia malnova arkivo, al kiu mi malofte havas aliron, tial mi povas precizigi, ke temas ekzemple pri la ĉapitroj pri lando "Zairio" en la Jarlibroj 1982 p. 349, 1984 p. 390, 1988 p. 376-377, 1990 p. 378-380, 1992 p. 340 kaj 1994 p. 288-289 (jen nur iuj elektitaj sed nomi pliajn ne plifortigus la argumenton)