Distanca Ŝtata Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distanca Ŝtata Universitato
universitato • eldonejo de malfermita aliro • esplora institucio
moto El conocimiento al instante
Tuja scio
Informoj
fondodato 1977
Situo
Geografia situo 9° 56′ 27″ N, 84° 2′ 52″ U (mapo)9.9407-84.0479Koordinatoj: 9° 56′ 27″ N, 84° 2′ 52″ U (mapo)
lando Kostariko
Nombroj
nombro de studentoj 36 222 vd (stato: 2021)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Consejo Nacional de Rectores
• Open Education Global
• Sistema Editorial Universitario Centroamericano
• Consejo Superior Universitario Centroamericano
Internacia Konsilio por Malferma kaj Distanca Edukado vd
Distanca Ŝtata Universitato (Kostariko)
Distanca Ŝtata Universitato (Kostariko)
DEC
Distanca Ŝtata Universitato
Distanca Ŝtata Universitato
Map
Distanca Ŝtata Universitato
vdr

La Distanca Ŝtata Universitato (hispane Universidad Estatal a Distancia, akronime UNED) estas unu el la kvin publikaj universitatoj en Kostariko kreitaj en 1977 kiel la unua universitato en Kostariko kaj Latinameriko kiu uzas la distancan kategorion, kaj daŭre estas la ununura publika universitato en Kostariko kiu uzas ĉi tiun metodon. Ĝia centra kampuso situas en Mercedes, Montes de Oca , San-Joseo, kaj havas 45 akademiajn centrojn distribuitaj ĉie en la lando [1] [2].

La universitato havas eldonejon nomitan EUNED, kiu publikigas lernolibrojn de la universitato, same kiel aliajn literaturajn kaj esplorverkojn [3].

La universitato ofertas vastan gamon de kursoj, klasifikitaj en kvar kategoriojn:

  • Edukaj Sciencoj inkluzive de la Diplomo en Speciala Eduko kaj la Licenco en Eduka Administrado;
  • Administraj sciencoj inkluzive de la Diplomo kaj Licenco en Komercadministrado, kun specialiĝoj en Bankado kaj Financo;
  • Sociaj sciencoj kaj homscienco inkluzive de la Diplomo en Kriminologio-Sciencoj;
  • Ekzaktaj kaj natursciencoj inkluzive de agronomio; aŭ la diplomo kaj licenco pri protekto de naturresursoj.

Ĝi ankaŭ proponas diplomitajn programojn por magistro kaj doktoreco [4].

UNEDa Esplora Revuo[redakti | redakti fonton]

La universitato eldonas UNEDan Esploron Revuo, duonjara malferme alireblan sciencan revuon. Ĝi eldonas akademian esploron elfarita en Latinameriko, Azio, Afriko, Nord-Ameriko kaj Eŭropo. La revuo estas indeksita en Scielo [5][6], Latindex [7] kaj Redalyc [8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (es) Rectorat.(2013) http://www.uned.ac.cr/index.php/rectoria/inicio Arkivigite je 2019-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Inicio. Arkivita el la originalo je 2019-02-07. Alirita 5 February 2019.
  3. Editorial UNED | Nuestros libros tienen la palabra (hispane). Alirita 2018-06-27.
  4. Universidad Estatal a Distancia - Institución Benemérita de la Educación y la Cultura. Alirita 5 February 2019.
  5. Cuadernos de Investigación UNED - Home Page.
  6. SciELO Analytics (Beta). Alirita 2018-07-22.
  7. . Latindex (1997-02-17). Alirita 2018-07-22.
  8. Universidad Estatal a Distancia (hispane). Alirita 2018-07-18.