Distrikto Borovsk
Distrikto Borovsk (Borovskij, ruse Боровский район) estas administra distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas en norda parto de la provinco kaj limas kun distriktoj Medinj, Malojaroslavec, Ĵukov. Krome, ĝi limas kun urboteritorio Obninsk kaj kun Moskva provinco.
Administra centro de la distrikto estas urbo Borovsk. Aliaj urboj: Balabanovo, Jermolino. Gravaj riveroj: Protva, Istja, Rutj, Luĵa.
Fizika geografio kaj naturo
La distrikto konsistas plejparte el arbaroj. La ĉefa rivero estas Protva.
Loĝantaro
Loĝantaro (laŭ tutsovetiaj kaj tutrusiaj popolnombradoj):
Jaro | Loĝantaro |
---|---|
1959 | 37422 |
1970 | 47137 |
1979 | 50521 |
1989 | 53698 |
2002 | 54661 |
2010 | 61401 |
2014 | 60825 |
Transporto
Vidindaĵoj
- Borovsk - historia urbo ĉe rivero Protva kun amaso da vidindaĵoj (antikvaj konstruaĵoj, muzeoj)
- Etnomir - privata teritorio apud vilaĝo Petrovo kun etnografia parko, montranta diversajn popolajn kulturon kaj vivon (loĝejoj kaj ekonomio kutimaj por diversaj naciecoj); ĝi enhavas kelkajn muzeojn kaj hotelojn situantajn en tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj; vizitado kaj loĝado tie estas pagenda kaj sufiĉe multekosta
- Balabanovo - urbo kie estas fervoja stacio kaj granda alumeta fabriko
- Jermolino - nova urbo ĉe rivero Protva
- Satino - vilaĝo kie situas scienca bazo de geografia fakultato de Moskva universitato; apud la vilaĝo oni ĉiujare orzanizas festivalon de Linukso nomata LinuxFest (esperante Linuksfest)[1]
- Timaŝovo - vilaĝo kie naskiĝis fama pentristo Prjaniŝnikov
- Komlevo - vilaĝo apud Borovsk kie naskiĝis rusia militisto admiralo Senjavin
- Ozjornoje - vilaĝo kie situas ĉasbazejo "Ozjornoje"[2]
Referencoj
Vidu ankaŭ
- Riveroj: Protva
- Urboj: Borovsk, Balabanovo, Jermolino
- Homoj: Konstantin Ciolkovskij
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la estraro (ruse)
- Historio (ruse)
- Oficiala paĝaro de la gazeto (ruse)
- Pri trafiko en Borovsk kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj (ruse)