Divi Kervella
Divi Kervella | ||
---|---|---|
Divi Kervella | ||
Naskiĝo | 1957 en Ŝablono:Flagicon Parizo, Francio | |
Morto | 28-an de decembro 2017 en Trégastel | |
Nacieco | franca | |
Sukcesis kiel | verkisto | |
Divi Kervella (naskiĝis en 1957) estas franca verkisto, filo de Frañsez Kervella kaj Ivetig an Dred-Kervella. Verkante en la bretona lingvo, li kreis kaj tradukis interalie:
- multajn librojn por infanoj;
- bildstriojn (li estas tradukisto de la aventuroj de Tinĉjo, Asteriks, kaj «le Chat» (2006) en la bretona lingvo);
- leksikografiajn librojn kiel ekzemple Vortoj de la bretonaj slangoj;
- lernolibron pri la bretona lingvo (ĉe Assimil en 2005).
Li kunlaboras kun la Oficejo de la Bretona Lingvo.
Verkaĵoj
- Le breton de poche - Langue de base Français - Langue enseignée Breton, Assimil, 2001
- Le breton sans peine, Assimil, 2005
- Emblèmes et symboles des bretons et des celtes. Coop Breizh. 1998 kaj 3 altraj eldonoj.
- Légendaire celtique. Coop Breizh. Kune kun Erwan Seure Le Bihan, 2001.
- Geriaoueg luc'hajoù ar brezhoneg, Vocabulaire argotique breton, An Alarc'h Embannadurioù, 2003
- (kune kun Mikael Bodlore-Penlaez) Guide des drapeaŭ bretons et celtes, Yoran Embanner, 2008, (ISBN 978-2-916579-12-2).
- (kune kun Mikael Bodlore-Penlaez) Atlas de Bretagne / Atlas Breizh, Coop Breizh, 2011, (ISBN 978-2-84346-495-9).