Divinópolis
Divinópolis | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | Minas-Ĝerajso | ||
Mezoregiono | Oeste de Minas ("Okcidento de Minas-Ĝerajso" | ||
Mikroregiono | Divinópolis | ||
Fondita | la 1-an de junio 1912 | ||
Poŝtkodo | 35500-000 a 35516-999 | ||
Telefonkodo | 37 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 231 091 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 326 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 8′ S, 44° 53′ U (mapo)-20.138888888889-44.883888888889Koordinatoj: 20° 8′ S, 44° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 747 m | ||
Areo | 708,91 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Divinópolis [+] | |||
Divinópolis (prononco [divinopolis] (esperante: Dia urbo aŭ Diapolo, oficiale portugale Município de Divinópolis) estas municipo kaj grandurbo en la subŝtato Minas-Ĝerajso de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Oeste de Minas (do "Okcidento de Minas-Ĝerajso") kaj estas la administra centro de la mikroregiono Divinópolis. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 231 091 loĝantoj sur areo de 708,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 326 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 167 322. La teritorio havas komunan limon kun Nova Serrana, São Sebastião do Oeste, Carmo do Cajuru, São Gonçalo do Pará, Perdigão, Santo Antônio do Monte, Cláudio kaj Itapecerica.
Divinópolis montras aktivan komercon, precize ĝi havas multajn etajn fabrikojn de vestoj, kaj pro siaj pluraj konstruaĵoj, ĝi ŝajnas pli industria ol vere estas. Nuntempe, en ĝi estas multaj komercaj radistacioj, krom tri alternativaj radistacioj, du propraj televidaj sistemoj kaj ĉiutagaj ĵurnaloj. Nokte, en la urbo oni povas promeni al multegaj drinkejoj tra la urbo, kaj al iuj dancejoj, aŭdante lokajn muzikistojn.
Esperanto-movado estas vigla, kun aktiva klubo, malfermata ĉiutage kaj kun multaj partoprenantaj lernantoj en pluraj niveloj. Estas semajnaj babiladoj kaj monataj prezentaĵoj en la urba biblioteko.
Famaj loĝantoj
[redakti | redakti fonton]- Poetino Adélia Prado (naskiĝis en la 13-a de decembro 1935).
- Skulptisto G.T.O. aŭ plennome Geraldo Teles Oliveira, kreinto de originala skulptaĵo el ligno kaj konataj bildoj en Brazilo.
- Muzikisto Túlio Mourão (naskiĝis en 1951), komponisto kiu ludis kun gravaj muzikistoj de Brazilo.