Divo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Divo estas grandurbo en Ebur-Bordo, en la samnona departemento.

Mapo pri Ebur-Bordo, kie Divo estas trovebla en la suda parto

Bazaj informoj

Geografio

Divo situas sur ebenaĵo en la suda sekcio de la lando. Jamusukro situas 110, Abiĝano 165 km.

Historio

Divo datiĝas en la antikvaj tempoj. Laŭ la legendo ĉasisto fondis vilaĝon. Francoj kreis urbon el du vilaĝoj dum la kolonia erao. Vilaĝo Bondoukou estis la unua kolonia posteno (baldaŭe administrejo) ekde 1915. En 1978 leĝo donis al la urbo moralan kaj financan aŭtonomiojn.

Klimato

Divo situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 26 °C. Jare pluvas po 1326 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro.

Trafiko

Divo havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Abiĝano kaj Daloa.

Fontoj