Doksiciklino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La doksiciklino estas antibiotiko de la grupo de la tetraciklinoj kiu evitas la kreskon kaj propagadon de la bakterioj kaj Gram-pozitivaj (+) kaj Gram-negativaj (-). Ĝi estas uzata en la trajtado kontraŭ pneŭmonio kaj aliaj infektoj kiel la Boreliozo Lyme, la akneo, la rozazo, la periodonta malsano kaj la malario. Ĝi estis komercigita en prezentaĵoj de 40, 50, 100 kaj 200 mg sub la markoj Oracea, Vibradoxil kaj Vibramicina.

Oftaj duarangaj efikoj estas diareo, naŭzo, vomado, iritiĝo, alta risko de sunbrulaĵoj. Se oni uzas dum la gravedo aŭ en beboj ĝi povas rezulti en problemoj permanentaj ĉe la dentoj inklude kolorŝanĝojn. Ties uzado dum la mamnutrado estas probable sekura.[1] La doksiciklino estas antibiotiko de ampleksa gamo de la klaso de tetraciklinoj.[1] Kiel ĉe aliaj agentoj tiuklasaj mortigas bakteriojn kaj protozoojn inhibante ties produktadon de proteinoj.[1][2]

La doksiciklino estis patentita en 1957 kaj estis lanĉita por komerca uzado en 1967.[3][4] Ĝi estas en la listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano, nome la plej gravaj medikamentoj de baza neceso en sansistemo.[5] La doksiciklino estas disponebla kiel ĝenerala rimedo kaj ĝenerale ĝi estas malmultekosta.[1][6] La kosto pogranda en la disvolvigita mondo estas inter 0,01 kaj 0,04 usonaj dolaroj por dozunuo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 «Uses for Doxycycline Calcium» (en angla). Drugs.com. Konsultita la 29an de majo 2021.
  2. Nelson, ML; Levy, SB (decembro 2011). «The history of the tetracyclines.». Annals of the New York Academy of Sciences 1241: 17-32. PMID 22191524. doi:10.1111/j.1749-6632.2011.06354.x.
  3. Fischer, Janos; Ganellin, C. Robin (2006). Analogue-based Drug Discovery (en angla). John Wiley & Sons. p. 489. ISBN 9783527607495.
  4. Corey, E.J. (2013). Drug discovery practices, processes, and perspectives. Hoboken, N.J.: John Wiley & Sons. p. 406. ISBN 9781118354469.
  5. «WHO Model List of Essential Medicines» (PDF). World Health Organization. Aprilo 2015. Konsultita la 29an de Majo 2021.
  6. Hamilton, Richard J. (2011). Tarascon pharmacopoeia (2011 library ed., 2011 ed., 12a eldono). Sudbury, MA: Jones & Bartlett Learning. p. 79. ISBN 9781449600679.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Guía de terapéutica antimicrobiana 2008. Mensa J, Gatell J Mª, Azanza J R, et al. Elsevier Doyma. 2008. ISBN 978-84-458-1813-8.
  • Goodman & Gilman. Las bases farmacológicas de la Terapéutica . Brunton L, Parker K. 2006. ISBN 970-10-5739-2.
  • Antibiotic essentials. Cunha BA. Physicians´Press 2007.