Domicile conjugal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Domicile conjugal
filmo
Originala titolo Domicile conjugal
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1970
Ĝenro romantika komedio, komedia dramo
Kameraado Néstor Almendros
Reĝisoro(j) François Truffaut
Produktisto(j) François Truffaut
Scenaro François Truffaut • Claude de Givray • Bernard Revon
Filmita en Parizo
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Antoine Duhamel
Rolantoj Claude Jade • Hiroko Matsumoto • Barbara Laage • Silvana Blasi • Daniel Boulanger • Daniel Ceccaldi • Jacques Jouanneau • Jacques Rispal • Claude Véga • Pierre Fabre • Claire Duhamel • Jean-Pierre Léaud • Billy Kearns • Jacques Cottin • Philippe Léotard • Pierre Maguelon • Émilie Barbault
Produktinta firmao Les Films du Carrosse
IMDb
vdr

Domicile conjugal (Geedza hejmo) estas franca amafera komedia drama filmo de 1970 reĝisorita de François Truffaut, en kiu stelulis Jean-Pierre Léaud kaj Claude Jade. Ĝi estas la kvara de la serio de kvin filmoj de Truffaut pri la fikcia rolulo Antoine Doinel, rekte sekvita de Baisers volés, kiu priskribas la geedzan vivon de Antoine (Léaud) kaj Christine (Jade). L'amour en fuite finigis la historion en 1979.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Antoine kaj Christine geedziĝis kaj loĝas en komforta apartamento kiun ŝiaj gepatroj trovis por ili. En ĝi ŝi instruas violonon, dum li laboras en korto bredante diantojn por florvendejoj. Kiam liaj eksperimentoj per kolorigiloj terure malsukcesas, li devas serĉi alian laboron. Usona entrepreno dungas lin por montri boatmodelojn al eblaj klientoj en maket-haveno. Christine naskas bebon, kiun ŝi nomas Ghislain sed li registras kiel Alphonse. Laboreje li renkontiĝas kun japanino, kiu invitas lin al sia apartamento. Startas amafero, kiun Christine ekkonas kiam ŝi trovas kaŝitajn amleterojn. Antoine estas elpelita el la dormoĉambro kaj finfine tranelokiĝas al hotelo, dum Christine faras sian vivon por ŝi kaj la bebo. Antoine, enua kaj sencela ekzistado, plue telefonas ŝin kaj finfine ŝi estas probable preta reakcepti lin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Pierre Léaud kiel Antoine Doinel
  • Claude Jade kiel Christine Doinel
  • Daniel Ceccaldi kiel Lucien Darbon
  • Claire Duhamel kiel Madame Darbon
  • Hiroko Berghauer kiel Kyoko
  • Daniel Boulanger kiel Tenoro
  • Silvana Blasi kiel edzino de Tenoro
  • Pierre Fabri kiel oficeja Romeo
  • Barbara Laage kiel Monique, sekretariino
  • Billy Kearns kiel M. Max
  • Claude Véga kiel Strangulo
  • Jacques Jouanneau kiel Césarin
  • Danièle Girard kiel Ginette, kelnerino
  • Jacques Robiolles kiel Sponger
  • Yvon Lec kiel Trafikgardisto
  • Marie Irakane kiel Srino. Martin, pordistino
  • Ernest Menzer kiel vireto
  • Jacques Rispal kiel maljuna solulo
  • Philippe Léotard kiel ebriulo[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Allen, Don. Finally Truffaut. New York: Beaufort Books. 1985. ISBN 978-0-8253-0335-7. pp. 231-232.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bed and Board (film) en la angla Vikipedio.