Domo ĉe la ora grifo (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Ora grifo en Arnstadt.

La Domo ĉe la ora grifo (germane: Haus Zum Güldenen Greif) estas unu el la multnombraj belaj domoj ĉe la bazarplaco centra de Arnstadt (Markt nr. 11).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en la 1551- jaro, tamen la plej malnovaj partoj datumas de 1470. Kiel multo da domoj ĝi forbrulis dum la granda incendio de 1581.

En 1586 Caspar Spörl konstruigis ĝin denove el komplekso de pluraj konstruaĵaj partoj. La malantaŭa ejo alkonstruitis nur en 1623, kiel anoncas enskribo ĉe la angulo kun Kirch-strateto. Tie ĉi leviĝis supre de masiva teretaĝo du leĝere antaŭstarantaj framskeletaj etaĝoj, kies ornama karaktero impresegas (aparte la plej supra etaĝo, ĉe la fenestraj sojloj).

La antaŭa domo kontraŭe konsistas el du masonitaj etaĝoj kun unusola etaĝo framskeleta. La malsupro de la multangula orielo de ĉe la nordorienta angulo de la domo montras riĉegajn renesancajn ornamaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Detaloj orielaj

En 1840 ĝi ricevis la nomon Schwarzburger Hof, por aludi al la intrigo de la romano Das Geheimnis der alten Mamsell de E. Marlitt, kiu fikcie ludas ĉi-loke.

Ĝis la 19-a jarcento la domo servis kiel tranoktejo de bonega kategorio kaj la posedanto ankaŭ rajtis fari kaj vendi bieron. En la domo parolis en la 25.9.1905 Karl Liebknecht al arnstadt-anoj kion memorigas al oni tabulo ekstere muntita. En la 1950-aj jaroj ĝi gastigis restoracion de la ĉeno HO-Gaststätten. Oni fermis ĝin je la komenco de la 1960-aj jaroj. En 1973 la trabfakaĵo kaj la tegmento devis esti malkonstruitaj pro damaĝegaj.

Post jarojn daŭrinta neŭzo kaj kaduko akceliĝinta fonditis societo amikara de la ejo por savi la komplekson. Ekde 2009 ĝi denove en malnova brilo plibeligas la sudan parton de la urbokerna bazarplaco. Ankaŭ la malkonstruitaj trabfakaĵaj eroj rekonstruitis komplete.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Kulturbetrieb der Stadt Arnstadt: Künste in Haus und Hof. Das Kleinkunstfestival in Arnstadt 2014, Arnstadt 2014, p. 11

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.