Dor (antikva urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dor
telo • arkeologia lokonacia parko • antikva urbo [+]

Koordinatoj32° 37′ 3″ N, 34° 54′ 59″ O (mapo)32.617427734.9163642Koordinatoj: 32° 37′ 3″ N, 34° 54′ 59″ O (mapo)
Areo70 km² (7 000 ha) [+]

Dor (Israelo)
Dor (Israelo)
DEC
Dor
Dor

Map
Dor
Vikimedia Komunejo:  Dor [+]
vdr

Dor (asire Duru, greke Dora) estis antikva urbo situanta ĉe la Karmel-bordo en la hodiaŭa Israelo, je ĉ. 30 km de Hajfo.

En la Biblio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas menciita en la Biblio.

  • Joŝuo 11, 1-2: 12, 23: 17, 11
  • Juĝisto 1, 27
  • Reĝoj (1), 4, 11
  • Kroniko (1) 7, 29

Historio[redakti | redakti fonton]

La grekoj rigardas nomis ĝin Doros, post filo de Poseidon kaj tiel kiel fondinton de la urbo.

Dor posedis jam ekde tempo de la Ahaboj urbomuron kun kvarĉambra turo. Iom antaŭ la asira konkero, la unuaj grekoj importis, uzis jam ceramikaĵojn. Dor kaj la Ŝaron-ebenaĵo, Galilea, Jezreel-ebenaĵo estis okupita fare de la asiroj (732/733 a.K.). Dor estis tute detruita.

La urbo estis en la 720-aj jaroj rekonstruita sub regado de Salmanassar la 5-a (726-722 a. K.). Dor (Duru) iĝis (kiel Megiddo kaj Samaria) ĉefurbo de la asira provinco, kiu entenis ankaŭ feniciajn urbojn ĉe la marbordo, sed kiuj do havis aŭtonoman statuson. El Dor iris la vojo tra la ebenaĵo de Ŝaron al marbordo post Jaffa. Oni konstruas en Dor grandegan urbomuron kun pordoj kaj kvarĉambraj turoj, laŭ asira ekzemplo. La muro – dika je 2 m - havis ŝtonan fundamenton, dum la muro mem konsistis el argilbrikoj, foritgita ĉe la eĝoj per ŝtonoj. La domoj de tiu tempo havis ŝtonan pilastron. La asira regado finiĝis en ĉ. 630 a. K., la urbo en 603 iĝis parto de la Babilona Imperio.

La Persa regado komenciĝis en 538 a.K. kaj oni tiutempe konstruis novan urbomuron kun duĉambraj turoj. Tiutempe nomis ĝin la grekoj Doros kaj staris sub regado de Sidon. Poste la urbo venis sub regadon de Euagoras la 1-a de Salamis (4. jc.), en 332 konkeris ĝin Aleksandro de Makedonio. Inter 296-201 estis ĝi en posedo de ptolemajoj kaj konstruis tie urbomuron Ptolemajos la 5-a. La nova grekstila urbomuro konsistis el sabloŝtonaj rektangulaj blokoj, longaj 1 m. La muro havis dikon de 2 m dick kaj estis tute el ŝtono.

La urbo estis posedo inter 200-104 de seleukidoj, inter 104-63 de hesmoneoj,

Elfosadoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj elfosadoj sur areo de Tel Dor okazis en 1923-24 fare de la British school of archaeology de Jerusalemo sub gvido de John Garstang. Tio okazis en tri etapoj de la romia epoko ĝis la bronza epoko.

Pluaj esploroj okazis ekde 1950 fare de J. Leibowitz, inter 1979-80 kaj 1983 fare de Claudine Dauphin. Ekde 1980 esploras la areon la Hebrea Universitato de Jerusalemo kun gvido de Ephraim Stern.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • E. Stern, The walls of Dor. IEJ 38, 1988, 6-14.
  • Ephraim Stern, Dor: ruler of the seas, nineteen years of excavations at the Israelite-Phoenician harbor town on the Carmel coast (Jerusalem, Israel Exploration Society 2000).
  • E. Stern, Archaeology of the Land of the Bible (New York 2001).