Druskininkai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Druskininkai
blazono de Druskininkai situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Alytus
subdistrikta komunumo: Druskininkai
nombro de loĝantoj: 17.000 (stato 2005)
areo: 24 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 313
koordinatoj: 54° 01' norde, 23° 58' oriente

Druskininkai estas urbo en la sudo de Litovio. Ĝi troviĝas en la historia regiono Dzukio, 130 kilometrojn sudokcidente de Vilno, proksima al la limo al Belorusio.

Politika aparteno, statistikoj

La urbo apartenas al la distrikto Alytus. Ĝi formas kun ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj la urbeto Ratnyčia memstaran administracian komunumon (savivaldybė). Dum la jaro 2004 tiu unuo havis 25.000 loĝantojn.

Naturo

Druskininkai konatas pro sia situo en bela pejzaĝo meze de arbaraj montetoj ĉe la rivero Nemunas. Nordoriente, malmulte ekster la urbo, komenciĝas la Nacia Parko Dzukio. Tuj okcidente troviĝas la lago Druskonis.

Turismo

Kune kun la banlokoj ĉe la litova bordo de la Balta Maro en la urbaj komunumoj Neringa kaj Palanga, la urbo Druskininkai estas la ĉefa ferioloko de Litovio. Al tio kontribuas la kuraca infrastrukturo (sanatorioj, parkoj ktp.). Tamen nombro da vizitantoj malkreskis post disfalo de Sovetunio, do troveblas ankaŭ malplenaj domoj de eksaj sanatorioj.

En la urbocentro ekzistas muzeo memoranta pri la pentristo kaj komponisto M. K. Čiurlionis, kiu tie naskiĝis kaj certan tempon vivis.

Proksime de la urbo troviĝas:

  • la Grutas-Parko, "subĉiela muzeo" kun statuo kaj aliaj memoraĵoj el la epoko de la sovetia okupo de Litovio,
  • muzeoj kun lignaj skulptaĵoj, plejparte faritaj de Antanas Česnulis (en vilaĝo Naujasodė).

Sporto

Golfejo http://www.dzukijosgolfas.lt/en

Skio http://www.snowarena.lt/en/home

Centro http://www.druskininkusc.lt/

Akva parko http://akvapark.lt/

Ĝemelaj urboj

Interalie partnerurbo estas pola urbo Elblongo / Elbląg


Eksteraj ligiloj