Dryococelus australis
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
|
||||||||||||
| Dryococelus australis Montrouzier, 1885 |
||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
|
CR
|
||||||||||||
Dryococelus australis aŭ esperante Fasmo de la insulo Lord Howe estas insekto, kiun oni opiniis formortinta ekde 1930, tamen oni retrovis ĝin en 2001.
Dryococelus australis formortis el sia plej granda vivloko, la insulo Lord Howe, 580 km oriente de Aŭstralio. Nuntempe estas konataj nur 30 specimenoj sur la insuleto Piramido de Ball, 23 km sudoriente de la insulo Lord Howe. Tie ili vivas sur areo de 6 m oble 30 m, kie kreskas malgranda tearbo (Melaleuca howeana).
Ĝi estis iufoje konata kiel la plej malofta insekto en la mondo.
[redakti] Aspekto
Dryococelus australis mezuras ĝis 100 aŭ 120 milimetroj kaj plenkreskuloj estas malhele ruĝbrunaj ĝis nigraj. Junaj bestoj estas, verŝajne kamuflocele verdaj.
Inaj insektoj iĝas iom pli grandaj ol viraj.
Dryococelus australis estas la plej granda senflugila bastoninsekto.
[redakti] Signifo, historio, kulturo
Ĝis ĉirkaŭ 1920 oni opiniis Dryococelus australis formortinta, ĝis la malkovro de 24 specimenoj fare de aŭstralia esplorteamo en 2001 sur Piramido de Ball.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |