Duko de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titolo prenita en 1999 de Henriko de Orleano, orleanisma pretendanto al la krono de Francio, samtempe li reprenis la titolon « grafo de Parizo ».

Ĉi tie Francio devas esti komprenata kiel la malnova Francilio, tio estas la malnova reĝa bienaro de Francio, starigita ekde la 10-a jarcento de la kapetidaj reĝoj. Tiu titolo ankaŭ rememorigas la titolon duko de frankoj antaŭlonge uzata de la unuaj merovidoj, poste de la pipinidoj, prauloj de la karolidoj, kaj fine de la robertidoj, prauloj de Hugo Kapeto (praulo de la princo Henriko). Tiu titolo estas ĉiam antaŭata de « grafo de Parizo ».

Henriko de Orleano prenis tiun titolon, originala en la moderna epoko, post la morto de sia patro, Henriko de Orleano (1908-1999), kiu mem surhavis la titolon « grafo de Parizo ». Lia dua edzino, ĝis tiam « princino de Joinville », de tiam prenis ĝin sed ne la titolon « grafino de Parizo ». Li estus decidinta tion pro respekto al sia patrino, Izabela de Orleano kaj Braganco, « vidvina grafino de Parizo », nun mortinta, dezirante verŝajne ke ne estu samtempe du « grafinoj de Parizo ».

Jura statuto de la titolo « duko de Francio » : Tiu titolo havas la statuton de titolo pro ĝentileco.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]