Duobla kordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Duobla kordo estas ludmaniero en muzikpecoj por kordinstrumento, je kiu la muzikisto ludas plurajn tonojn samtempe. La izolita enmiksado de duoblaj kordoj en komponaĵo estas pli escepta.

La muzikisto premas du kordojn de sia instrumento, ekz. de violono, per unu aŭ du fingroj de la maldekstra mano kaj eksonigas ilin per la arĉo aŭ plukas ilin per la montrofingro de la dekstra mano. Arĉinstrumentoj ne havas fretojn, tial estas malfacile trafi la tonon precize. Ĉar neniu tono havas precize la saman distancon al la alia, estas des pli malfacile ludi precize seriojn da duoblakordaj tonoj.

La sonatoj kaj partitoj por violono sola de Johann Sebastian Bach kaj la violonkonĉertoj de Giuseppe Tartini estas kulminoj de la duoblakorda tekniko en la muziko de la malfrua baroko. La uzado de duobla flaĝoleto, do la generado de flaĝolettonoj sur du kordoj samtempe, fare de Niccolò Paganini estis plua majŝtono de ĉi tiu tekniko.