Duoninsulo Izu
La duoninsulo Izu (japane 伊豆半島 Izu-hantō) estas duoninsulo en la orienta parto de la gubernio Ŝizuoka sur la insulo Honŝuo de Japanio, frontanta al la Pacifika Oceano. La duoninsulo situas piede de la Fuĵi-Monto kej estas parto de la nacia parko Fuĵi-Hakone-Izu-Naciaparko. En Ritsuryō-sistemo, la duoninsulo estis la provinco Izu, nuntempe ĝi estas parto de la prefektujo Ŝizuoka. Kun varmfontoj, Izu estas konata turisma ripoz-regiono en Japanio.
Enhavo |
[redakti] Transporto
[redakti] Fervojo
La duoninsulo de Tōkyō-Stacio facile atingeblas per la rapida trajno Tōkaidō-Ŝinkanseno, kiu haltas en la stacidomoj Atami-Stacio (orienta flanko) kaj Mishima-Stacio (okcidenta flanko).
[redakti] Aŭto
Per aŭto la japana ĉefurbo de la urbo Numazu sur la okcidenta flanko de la duoninsulo distancas 103 kilometrojn per la rapidvojo Tōmei-Ekspresvojo.
[redakti] Turismo
La duoninsulo estas ŝatata ripoza zono por la enloĝantoj de la tokia regiono. Aparte ŝtatataj estas ĝiaj varmaj fontoj.
[redakti] Produktaĵoj
La regiono Izu estas inter la plej gravaj japaniaj produktejoj de spicherbo Vasabio, kaj la lokaj enloĝantoj kaj restoracioj preparas multspecajn manĝaĵojn kun vasabia gusto.
[redakti] Literaturo
- Dancistino de Izu ("Izu no Odoriko") de Kawabata Yasunari
Koordinatoj: 34° 54′ norde, 138° 57′ oriente
