Duopa toro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Duopa toro

En matematiko, duopa toro estas du-dimensia dukto formita kiel la koneksa sumo de du toroj. Ĉi tio estas ke, de ĉiu el du toroj la eno de disko estas forprenita, kaj la randoj de la du diskoj estas gluitaj kune.

Ĉi tiu estas la plej simpla okazo de la koneksa sumo de n toroj. Laŭ la klasifika teoremo por 2-duktoj, ĉiu kompakta koneksa 2-dukto estas sfero, koneksa sumo de toroj, aŭ koneksa sumo de projekciaj ebenoj.

Duopaj toraj nodoj estas studataj en noda teorio.