Eŭdokso de Ciziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭdokso de Ciziko
Persona informo
Naskiĝo
en Cyzicus
Morto
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Eŭdokso de Ciziko (en greka Εὔδοξος, Eúdoxos; fl. ĉ. 130 a.K.) estis greka navigisto el Ciziko, nuna Turkio, kiu esploris la akvojn de la Araba Maro por Ptolemeo la 8-a, reĝo de la helenisma Ptolemea dinastio en Egipto. Laŭ Poseidonios, poste registrita en la Geografio de Strabono, la musono|musona ventosistemo de la Hinda Oceano estis la unuan fojon navigita de mediteraneanoj fare de Eŭdokso de Ciziko en 118 aŭ 116 a.K., kiu utiligis la informon de antaŭa hindia maristo veninta el Barato, kiu suferis vrakon kaj estis savita de egiptanoj. Eŭdokso navigis tien duan fojon sen gvidisto. Reveninte el tie, li trovis restojn en Orienta Afriko de ŝipo eble veninta tien el Gades (suda Iberio) kaj tiele li klopodis ĉirkaŭiri Afrikon kaj eble en tiu klopodo li mortiĝis.