Eŭropa ŝoseo 6

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj de E6, vidu: E kun nombro

Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 6

Bazaj datumoj
suma longo 3120 km
landoj

 Norvegio
 Svedio

mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 6

vojo
vidu tekste
vdr

La eŭropa ŝoseo 6, E6, estas grava nord-suda trafikligo en Norvegio kaj la okcidenta bordo de Svedio. Ĝi etendiĝas de la suda pinto de Svedio (Trelleborg) ĝis Norvegio kaj trapasas ekde tie preskaŭ la tutan landon norden ĝis la provinco Finnmark. La ŝoseo finiĝas apud la norvegia landlimo al Rusio en Kirkenes. La suda fino de E6 estas proksima al la Sundoponto kiu plu kunligas la trafikon al Danio kaj la kontinenta Eŭropo.

Inter Malmö kaj Gotenburgo E6 koincidas kun E20.

E6 estas 3120 km longa, el kiuj 490 km en Svedio kaj 2630 km en Norvegio. Ĝi estas la plej longa aŭtovojo en Norvegio, kaj ankaŭ la plej longa aŭtovojo en iu ajn eŭropa lando krom Rusio.