Ede Szigligeti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZIGLIGETI Ede (sigligeti), familinomo Szatmáry József estis hungara aktoro, reĝisoro, dramverkisto, fakverkisto, teatrestro naskita Váradolaszi la 8-an de marto 1814 kaj mortinta en Budapest la 9-a de januaro 1878.

Biografio

Originale Ede Szigligeti faris studojn por iĝi inĝeniero. La 15-an de aŭgusto 1834 li fariĝis ano de trupo ludanta en Várszínház de Buda kaj restis kun ili ankaŭ en 1837, kiam oni malfermis la teatron Teatro Magyar. Lia kvarjardeka agado havis grandan influon al la vivo de teatro. En 1875 fariĝis direktoro de teatro. Li estis naskita teatrulo. Dum sia kariero li verkis 114 dramojn. Per popoldramo li kreis novan dramspecon.

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio kaj membro de Societo Kisfaludy.

Verkaro

Ĉefaj verkoj

  • A szökött katona (1843);
  • Gritti (1845);
  • Csikós (1847);
  • II. Rákóczi Ferenc fogsága (1848)
  • Liliomfi (1849);[1]
  • A cigány (1853);
  • Fenn az ernyő, nincsen kas (1857)

Ĉefaj roloj

Teoriaj verkoj

  • Nemzeti színházi képcsarnok (1870);
  • A dráma és válfajai (1874);
  • Magyar színészek életrajzai (1878).

Fonto

Eksteraj ligiloj