Edmund Edward Fournier d'Albe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmund Edward Fournier d'Albe
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1867 (1867-11-30)
en Londono
Morto 29-an de junio 1933 (1933-06-29) (65-jaraĝa)
en St Albans
Ŝtataneco Irlando
Okupo
Okupo fizikisto • astrofizikisto • kemiisto
vdr

Prof-o Edmund Edward Fournier D'ALBE (1868, Irlando – 29 Junio 1933, St. Albans, Anglujo) estis profesoro en la Dublina Universitato kaj irlanda esperantisto.[1] Arkivigite je 2020-12-01 per la retarkivo Wayback Machine. Kun la helpo de Robert Boyd White SCH TCD li tradukis en Esperanton Eachtra Laoghaire Mhic Criomhtain go Maigh Meall (La Vizito de Laoghaire, filo de Criomhtain, al la Kampo de l' Ĝojo), antikvan irlandan rakonton el La Libro de Lismore. M. H. Gill & Son Ltd., Dublino, publikigis ĝin ĉirkaŭ 1907.

Tio estis la unua traduko en Esperanton el la irlanda lingvo. Prof-o Fournier d’Albe prelegis dum la Dua Somera Universitato, kiu okazis en Edinburgo kadre de la 18a Universala Kongreso de Esperanto en 1926. Lia temo estis Senfadena Telegrafo kaj Televido – temo tiam ne nur moderna sed antaŭtempa.

Libroj[redakti | redakti fonton]