Eduardo Kobra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Kobra
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1975 (1975-01-01) (49-jaraĝa)
en Portugalio
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo surstrata artisto
TTT
Retejo http://eduardokobra.com/
vdr

Eduardo Kobra, artista nomo de Carlos Eduardo Fernandes (n. en São Paulo, la 1-an de januaro 1976) estas brazila artisto, kiu komencis oficiale sian karieron en 1987 kiam li estis 12-jaraĝa. Depost tiam, li pentris diversajn murpentraĵojn en kvin diversaj kontinentoj[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En la projekto "Olhares al Paz" (Steluloj de Paco), Kobra portretas historiajn personecojn kiuj luktis kontraŭ perforto, por la disvastigo de kulturo de paco en la tuta mondo, inter kiuj elstaras interalie Mahatma Gandhi (1869-1948), Anne Frank (1929-1945), la pakistana aktivistino Malala Yousafzai (1997-) kaj la germana sciencisto Albert Ejnŝtejno (1879-1955).

En 1995, li fondis la Kobran Studion, specialiĝintan pri artaj paneloj, kie li havas teamon de dek du artistoj[2].

En liaj verkoj ĉeestas temoj kiel la paco, la diverseco kaj neperforto. Inter liaj artaj influoj situas Banksy, Eric Grohe (1944), Keith Haring (1958-1990) kaj la meksikano Diego Rivera (1886-1957).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kiriakos, L; Publikat (2008). Mural Art: Murals on huge public surfaces around the world from graffiti to trompe l'oel. Mainaschaff: Publikat Verlags-und Handels Sayfa
  • Walde, C (2015). Murals XXL. New York: Thames and Hudson. Sayfa
  • "Eduardo Kobra", Urban Forms. 2019.
  • Campos Jr., Celso (2016), Kobra. Rio de Janeiro: Arte Ensaio Editoria Ltda. ISBN 9788560504879. OCLC 995121094.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pt) «Biografio». Eduardo Kobra
  2. (pt) Carolina Cunha, Eduardo Kobra, um muralista da arte urbana Arkivigite je 2017-09-26 per la retarkivo Wayback Machine. la 21-an de junio 2012.