Edward Bulwer-Lytton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edward George BULWER-LYTTON (n. la 25-an de majo 1803 en Londono, m. la 18-an de januaro 1873 en Torquay) estis angla verkisto kaj politikisto.

Per siaj dramoj, historiaj romanoj kaj krimromanoj, laŭstile troviĝantaj inter romantismo kaj realismo, li fariĝis unu el la plej popularaj verkistoj siatempaj. Mondfamon li gajnis per sia romano The Last Days of Pompeii (= La lastaj tagoj de Pompejo), kiu en la 20-a jarcento plurfoje estis filmigita.

Neforgesebla lia nomo krome restas pro parodia konkurso: Ĉar la komenco de lia romano Paul Clifford (It was a dark and stormy night…) neglektis ĉiujn regulojn de bona stilo, oni en la jaro 1982 decidis lanĉi konkurson por trovi laŭeble plej teruran komencon de literatura verko. La anglalingva retpaĝo pri tiu ĉi konkurso troviĝas ĉe: http://www.bulwer-lytton.com/

Listo de verkoj

  • Pelham (romano, 1828)
  • Paul Clifford (romano, 1830)
  • The Last Days of Pompeii (romano, 1834)
  • Rienzi, the Last of the Roman Tribunes (romano, 1835)
  • The Lady of Lyons (dramo, 1838)
  • Money (dramo, 1840)
  • Zanoni (romano, 1842)
  • A strange story (romano, 1862)
  • The Coming Race (1871)