Egon Diczfalusy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Egon Diczfalusy [dicfaluŝi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Diczfalusy Egon estas hungara-sveda kuracisto, profesoro, membro (ekstera en 1998) de Hungara Scienca Akademio, membro de Academia Europaea.

Egon Diczfalusy [1] naskiĝis la 19-an de septembro 1920 en Miskolc.

Biografio

Egon Diczfalusy akiris medicinan diplomon en universitato en Szeged en 1944. Lia medicina kariero komenciĝis samloke en Szeged, ekde 1947 jam en universitato-hospitalo Karolinska en Stokholmo. Baldaŭe li estis fakulo de WHO, tial li ofte vojaĝis, dume li kolektis arkaikaĵojn. En 1986 li pensiuliĝis. Dum la jardekoj la kontaktoj ne ĉesis kun urbo Szeged, en 2007 li donacis sian kolektaĵon al la urbo. Li ricevis ĝis tiam nur nehungarajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj

  • Endocrine Mechanisms in Fertility Regulation: Comprehensive Endocrinology (1983)
  • The demographic revolution (1999)
  • Generalized LM tests for functional form and heteroscedasticity (2008)
  • Oestrogene Beim Menschen (2012)

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.