Ekerö - svedeEkerö kommun - estas komunumo de Svedio, konsistanta el pluraj insuloj kaj insuletoj en la lago Mälaren. La komunumo sume konsidereblas antaŭurbo de Stokholmo: ĝi situas tuj okcidente de la svedia ĉefurbo kaj estas parto de la provinco Stokholmo. Fine de 2023 en la komunumo Ekerö vivis 28 808 loĝantoj. Parto de la komunumo estas la reĝa palaco de Drottningholm, kaj ankaŭ la historia vikinga vilaĝo Birka apartenas al la komunuma teritorio - ambaŭ lokoj distingiĝis kiel Monda Kulturheredaĵo de Unesko.