Ekseption

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekseption
Persona informo
TTT
Retejo http://members.home.nl/ekseption/
vdr

Ekseption estis nederlanda rok-bando aktiva el 1967 ĝis 1989, kiu ludis ĉefe instrumentan progresivan rokon kaj crossover revizion de klasika muziko. La centra komponanto en la ŝanganta komponantaro, kaj la nura bandano ĉeestanta en ĉiu albumo, estis la konservatori-trejinita trumpetisto Rein van den Broek (10a de Septembro 1945 - 11a de Majo 2015). La bando atingis kelkajn komercajn sukcesojn en la 1970-aj jaroj, atingante nederlandajn listopintojn per unuopaĵoj kun siaj adaptaĵoj de la "Kvina" de Beethoven kaj "Air" de Bach. La dua albumo, Beggar Julia's Time Trip (1969), ricevis la nederlandan premion Edison por albumo de la jaro, kaj la unuaj kvin albumoj estis ĉiuj oraj.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Ekseption (1969)
  • Beggar Julia's time trip (1970)
  • Ekseption 3 (1970)
  • Ekseption 00.04 (1971)
  • Ekseption 5 (1972)
  • Trinity (1973)
  • Bingo (1974)
  • Mindmirror (1975)
  • Back to the Classics (1976)
  • Spin (kiel Spin, 1976)
  • Whirlwind (kiel Spin, 1977)
  • Ekseption '78 (1978)
  • Dance Macabre (1981)
  • Ekseption '89 (1989)

Anaro[redakti | redakti fonton]

Ekseption 5 (1972)
  • Rein van den Broek - trumpeto, flugelhorn (1967-1989)
  • Rick van der Linden - klavaroj (1969–1973, 1978–1981)
  • Cor Dekker - basgitaro (1969–1975)
  • Peter de Leeuwe - tamburoj, voĉo (1969, 1971–1972)
  • Rob Kruisman - saksofonoj, fluto, voĉo (1969)
  • Huib van Kampen - soloa gitaro, tenora saksofono (1969)
  • Dennis Whitbread (ankaŭ Withbread - realnome Dennis Witbraad) - tamburoj (1970)
  • Dick Remelink - saksofonoj, flutoj (1970–1972)
  • Michel van Dijk - voĉo (1970)
  • Linda van Dyck - voĉo (1970)
  • Erik van Lier - trombono, tubjo (1970)
  • Tony Vos - saksofonoj, produktorado (1969–1971)
  • Steve Allet (realnome Koen Merkelbach) - voĉo (1970)
  • Jan Vennik - saksofonoj, fluto (1973–1979)
  • Pieter Voogt - tamburoj (1973–1975)
  • Hans Jansen (realnome Johannes J. Jansen) - klavaroj (1974–1977)[1]
  • Hans Hollestelle - gitaro (1974–1976)
  • Max Werner - tamburoj (1981)
  • Johan Slager - basgitaro, gitaro (1981)
  • Jan Hollestelle - basgitaro, sinteziloj, violonĉelo (1976)
  • Frans Muys van de Moer - basgitaro (1989–1993)
  • Cees Kranenburg - tamburoj, perkutado (1976)
  • Inez van der Linden - voĉo (2003)
  • Mark Inneo - tamburoj (2003)
  • Bob Shields - gitaro (2003)
  • Meredith Nelson - basgitaro (2003)
  • Peter Tong - klavaroj (2003)
Spin (1976-1977)
  • Rein van den Broek - trumpeto
  • Jan Vennik - sakso, fluto
  • Hans Jansen - klavaroj
  • Hans Hollestelle - gitaro
  • Kees Kranenburg - tamburoj
  • Jan Hollestelle - baso

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]