Ekspedicio Whitney al Suda Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ekspedicio Whitney al Suda Maro (1921 - ĉ. 1932) por kolekti birdospecimenojn por la American Museum of Natural History (AMNH), laŭ la komenca estrado de Rollo Beck, estis iniciatita de Leonard Cutler Sanford kaj financata de Harry Payne Whitney, ĉevalbredisto de pursanguloj kaj filantropo.

Beck, sperta birdokcolektiso, dungis Ernst H. Quayle kaj Charles Curtis por helpi ĉe kolektado, inklude la botanikajn specimenojn.

La ekspedicio vizitis insulojn en la regiono de suda Pacifiko kaj revenis kun ĉirkaŭ 40,000 birdospecimenoj, multaj plantospecimenoj kaj ampleksa kolekto de antropologiaj aĵoj kaj fotoj. Dum la ekspedicio Beck kontribuis al formorto de la jam draste endanĝerita Guadalupa karakaro per pafado de 9 el la 11 viditaj birdoj, preskaŭ la tuto de la malgranda populacio de la specio restanta.

Per 75-tuna ŝipo France, kun multaj diversaj fakuloj partoprenantaj dum dekduo da jaroj, la ekspedicio vizitis milojn de insuloj tra Mikronezio, Polinezio kaj Melanezio.

Ernst Mayr anstataŭis Beck kiel estro fine de la ekspedicio ĉe Salomonoj en 1929-1930, kaj el 1932 al 1953 estis Associate Curator, kaj poste Curator, de la Kolekto Whitney-Rothschild de birdospecimenoj ĉe la AMNH.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Chapman, Frank M. (1935). The Whitney South Sea Expedition. Science 81: 95-97.
  • Murphy, R.C. (1922). Science 56: 701-704.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]